Kvaso
El Vikipedio
Kvaso (ruse квас) estas freŝiga trinkaĵo, havanta pro fermentado iomete da alkoholo, acido kaj karbona gaso.
Kiel fari kvason hejme: Komence necesas sekigi en bakujo pecojn de sekala pano, ĝis kiam ilia koloro iĝos malhelbruna. Poste aldonu bolakvon (80 °C) kaj atendu kvar horojn. Infuzaĵon filtru, aldonu sukeron kaj giston. Metu la ujon en varmetan lokon. Post ok horoj refiltru kaj malvarmigu la infuzaĵon.
Trinkaĵoj kun sama nomo ekzistas en kelkaj slavaj landoj.
Ankaŭ kvaso estas ĉefa ingredienco de la populara rusa malvarma supo — okroŝka (ruse окрошка), kiun oni preferas kuiri kaj manĝi somere.
Iuj tipoj de rusa kvaso[redakti]
- Monastirskij kvas. ("Monaĥeja kvaso")
- Domaŝnij kvas. ("Hejmfarita kvaso")