Kvasovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvasovo, ukraine Квасовo, hungare Kovászó estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove.

Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj

Situo

Kvasovo situas sur ebenaĵo, sed rande estas montetoj, laŭ rojo. Berehove troviĝas 14, Hungario 6, stacidomo de Bene 4 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1270 en formo Koazou. Tiutempe fortikaĵo konstruiĝis, kiun inter 1557-1562 rabobando uzis, sekve la Habsburgoj okupis kaj malkonstruis ĝin. Uzino pri aleno ekfunkciis en 1809. En 1910 loĝis en Kovászó 668 da homoj, rutenoj en majoritao, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Kovászó apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio, ed inter 1938-1945 denove al Hungario. Ekde 1945 Kvasovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Fine de 1944 la Ruĝa Armeo atingis la vilaĝon kaj loĝantoj aliĝis al la armeo. Dum la socialismo en Kvasovo kolĥozo nomata "Amikeco" funkciis. En 1991 la komunumo disiĝis de Orosijevo kaj iĝis memstara vilaĝo. En 2000 oni disdonis kampojn de la kolĥozo, kiu ĉesis. En 1998 kaj en 2001 inundoj okazis.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, poŝto, vendejoj, kafejetoj.

Vidindaĵoj