Kvenka Manĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvenka Manĉo

LandoHispanio



Vikimedia Komunejo:  La Mancha de Cuenca [+]
vdr
Situo de la Kvenka Manĉo en la provinco Kvenko, nome en la sudokcidenta parto, kie estas la ciferoj.
Komarkoj de Provinco Kvenko: markita oranĝe Manĉeto, poste laŭ la horloĝa direkto Kvenka Manĉo, Alkario, kaj la du montaraj komarkoj

Kvenka Manĉo, en hispana origine La Mancha de Cuenca, estas komarko de la provinco Kvenko, en la regiono Kastilio-Manĉo, Hispanio, aŭ subkomarko apartenanta al la Supra Manĉo, kun aliaj provincaj komarkoj, kiaj tiuj de Kriptana Manĉo (Ciudad Real), Supra Manĉo Albaceta, kaj Toleda Manĉo (Toledo). Ĉiuj el ili havas komune la manĉan trajton plej karakteran, el geomorfologia kaj kultura vidpunktoj, nome la etenda ebenaĵo; sed, en la Supra Manĉo de Kvenko, la ondulado estas pli markata, ĉar estas trapasata de altaj eroj de gravaj riveroj de la baseno de la Gvadiano (Záncara, Cigüela, Riánsares ktp.), kaj de malgranda sektoro de la bordo de la rivero Taĵo (maldekstra bordo). Pro tio, kvankam la Kvenka Manĉo ne estas geomorfologie perfekta altebenaĵo, ja karakteras tiu trajto en ties granda parto (suda zono).

Geografio kaj demografio[redakti | redakti fonton]

Municipoj de la Kvenka Manĉo
Nomo Populacio (INE 2009) Areo (km²) Denseco (loĝ/km²)
1. Tarancón 15.651 106,84 146,49
2. Las Pedroñeras 7.221 224,67 32,14
3. San Clemente 7.093 277,51 25,56
4. Mota del Cuervo 6.307 176,18 35,30
5. Horcajo de Santiago 4.268 96,03 44,44
6. Villamayor de Santiago 3.078 181,17 16,99
7. El Provencio 2.794 101,15 27,62
8. Las Mesas 2.533 87,21 29,04
9. Belmonte 2.251 92,93 24,22
10. La Alberca de Záncara 1.948 100,86 19,31
11. Honrubia 1.780 110,34 16,13
12. Casas de Fernando Alonso 1.462 30,28 48,28
13. Fuente de Pedro Naharro 1.316 63,72 20,65
14. San Lorenzo de la Parrilla 1.297 59,89 21,66
15. El Pedernoso 1.261 56,41 22,35
16. Valverde de Júcar 1.157 56,21 20,58
17. Los Hinojosos 1.010 113,95 8,86
18. Campos del Paraíso 922 216,89 4,25
19. Casas de Haro 905 110,88 8,16
20. Palomares del Campo 802 60,98 13,15
21. Montalbo 788 73,96 10,65
22. Santa María de los Llanos 746 42,56 17,53
23. Santa María del Campo Rus 718 93,63 7,67
24. Villarejo de Fuentes 694 128,36 5,41
25. Saelices 650 80,62 8,06
26. Villares del Saz 635 70,20 9,05
27. Vara de Rey 632 127,88 4,94
28. Osa de la Vega 627 53,34 11,75
29. Torrejoncillo del Rey 597 201,46 2,96
30. La Almarcha 547 64 8,55
31. Villaescusa de Haro 547 93,20 5,87
32. Casas de los Pinos 537 68,21 7,87
33. Almonacid del Marquesado 489 47,15 10,37
34. Puebla de Almenara 474 37,67 12,58
35. Villarejo-Periesteban 450 33,32 13,51
36. Villar de Cañas 442 70,36 6,28
37. Olivares de Júcar 414 50 8,28
38. Tresjuncos 406 70,29 5,77
39. Zarza de Tajo 398 45,93 8,66
40. Pozorrubio 394 44,7 8,81
41. Villaverde y Pasaconsol 380 21,05 18,05
42. Pozoamargo 372 52,2 7,13
43. Hontanaya 371 53,63 6,92
44. Belinchón 366 79,93 4,59
45. Torrubia del Campo 341 53,36 6,39
46. Pinarejo 319 61,82 5,16
47. Cañada Juncosa 306 42,72 7,16
48. Fuentelespino de Haro 293 33,44 8,76
49. El Acebrón 282 22,11 12,75
50. Cervera del Llano 277 55,49 4,99
51. Almendros 275 63,11 4,36
52. La Hinojosa 270 42,11 6,41
53. Altarejos 265 91 2,91
54. Villarrubio 249 28,26 8,81
55. Uclés 246 64,61 3,81
56. Alcázar del Rey 217 46,50 4,66
57. Belmontejo 211 53 3,98
58. El Hito 184 41,22 4,46
59. Villar de la Encina 179 49,19 3,63
60. Castillo de Garcimuñoz 171 82,21 2,08
61. El Cañavate 168 36,10 4,65
62. Zafra de Záncara 150 78,82 1,90
63. Montalbanejo 141 59,33 2,38
64. Alconchel de la Estrella 135 42,94 3,14
65. Carrascosa de Haro 130 29,05 4,47
66. Huerta de la Obispalía 124 41,88 2,96
67. Tribaldos 123 21,33 5,78
68. Atalaya del Cañavate 110 46,36 2,37
69. Villalgordo del Marquesado 100 30,30 3,30
70. Paredes 99 19,36 5,11
71. Monreal del Llano 84 39,02 2,15
72. Huelves 78 39,44 1,98
73. Rozalén del Monte 76 30,63 2,48
74. Rada de Haro 62 32,10 1,93
75. Mota de Altarejos 46 16,95 2,71
76. Torrubia del Castillo 40 17,47 2,29
TOTALO 83.481 5.399,34 15,46

Cele pure administre, aktuale, oni grupigis la municipojn de tiu provinca komarko en du mancomunidades (municiparoj), baze sur la iamaj dividoj laŭ jurisdikciaj teritorioj difinitaj por la provinco Kvenko (Instituto Geográfico y Catastral de 1906), kun ne tute samaj limoj, utilas por difini du blokojn aŭ sociekonomiaj areoj, kvankam, kaj kulture kaj historie, ambaŭ municiparoj havas samajn komunajn karakterojn.

Temas pri la municiparoj de la iama jurisdikcia teritorio de Tarancón (nome kvenka "Supra Manĉo"), kaj tiu de San Clemente (nome kvenka "Malsupra Manĉo"). Tiu lasta enhavas krome la municipojn de la iama jurisdikcia teritorio de Belmonte, nune integrita en tiu de San Clemente.

Municiparo de Tarancón: enhavas 28 municipojn kiuj estas la jenaj:

Municiparo de San Clemente: enhavas 33 municipojn kiuj estas la jenaj:

La Kvenka Manĉo enhavas totalon de 5.400 km², por siaj 76 municipoj.

Ties limoj estas: norde, la komarko de la Alkario; okcidente, la Mesa de Ocaña; sude la Centra Manĉo (Supra Manĉo Albaceta); kaj oriente, la komarkoj Serranía de Cuenca kaj Kvenka Manĉeto.

Laŭ la INE (2009), la loĝantaro estas de, 83.481 loĝ., kio faras averaĝan denson de 15,46 loĝ/km².

La kultura neoficiala aktuala ĉefurbo por la Kvenka Manĉo estas akcepteble Tarancón, kvankam San Clemente estas historia ĉefurbo (ĉar Tarancón iam apartenis al Toledo).

Municipoj plej loĝataj[redakti | redakti fonton]

Municipoj plej loĝataj
Rango Nomo Nº loĝantoj
Tarancón 14.214
Las Pedroñeras 6.971
San Clemente 6.879
Mota del Cuervo 6.188
Horcajo de Santiago 4.025
Villamayor de Santiago 2.925
El Provencio 2.613
Las Mesas 2.457
Belmonte 2.257
10º La Alberca de Záncara 1.901
11º Honrubia 1.696
12º Casas de Fernando Alonso 1.397
13º El Pedernoso 1.307
14º Fuente de Pedro Naharro 1.269
15º Los Hinojosos 1.016

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]