Kvilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kvilo
Chusquea quila
Chusquea quila
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Bambuo Bambusoideae
Genro: Ĉuskveo Chusquea
Chusquea quila
Desvaux
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kvilo ( Chusquea quila ) ( hispane : quila ) estas neotropika multjara bambuo kiu vegetas en la humidaj mezvarmaj arbaroj de Ĉilio kaj Argentino, la Valdiviaj moderaj pluvarbaroj.

Kontraste al plejmultaj bambuoj, ĝi konstituas densan, grimpantan aŭ malsuprenpendantan arbedon. Ĝiaj superteraj kulmoj estas nekavaj, malsimile al plejmultaj bambuoj, kiuj havas kavajn kulmojn. La kvilo estas la sola gastiganto kiu simbioze vivas kun la manĝebla fungo "ĉanglo" ( Ramaria spp. ).

Chusquea quila povas formi homogenajn arbarerojn, hispane nomataj quilantales, kvilaroj. Tiuj ĉi okupas la tutan subarbaraĵon.

Eksteraj ligiloj