Kvin solaĵoj (protestantismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kvin solaĵoj)

La doktrino de protestantismo baziĝas sur kelkaj principoj, kiuj elstarigas certajn ununurecojn.

La termino solae, singulara sola, estas latina termino signifanta "nur" aŭ "nur tiel" tio estas, nur tia estas la maniero konduti kaj ne ekzistas alia maniero krom tiuj principoj. La kvin principoj klare esprimas la ĉefajn diferencojn inter la Romkatolika Eklezio kaj la Luterana Eklezio. La solae evoluis kaj formiĝis en la tempo de Martin Luther kaj Philip Melanchthon en la 16-a jarcento ĝis la protestantaj teologoj de la 20-a jarcento. La unuaj tri solae - Sola scriptura, Sola fide, Sola gratia, estis formulitaj en la tempo de Martin Luther surbaze de liaj tri gravaj skribaĵoj publikigitaj en 1520: "An den christelichen Adel deutcher Nation" (Al la kristana nobelaro de la germana popolo), "De Captivitate Babylonica Ecclesiae" (Pri la babilona kaptiteco de la eklezio) kaj "Von der Freiheit eines Christenmenschen" (Pri la libereco de la kristana viro). Du pliaj solae - Solo Christo, Soli Deo gloria, estis formulitaj poste.

Ĉi tiuj principoj formas la koron kaj fundamenton de lutera reformo kaj ilia signifo estas grandega. La bezono, ke la eklezio peru la rilaton inter la homo kaj Dio, estas nula, la graveco de la pastro kaj liaj ceremonioj estas nuligita, la graveco de plej multaj sakramentoj estas nula, ne plu valoras teologiaj interpretoj, la kanonaj leĝoj, la epistoloj de la papoj kaj la kultado al la sanktuloj, ne plu necesas monaĥeco kaj asketeco.

La principoj havas latinajn nomojn, kiuj komenciĝas per la adjektivo "solus/a":

  • sola scriptura: Nur el la Biblio venas teologia vero.
  • solus Christus: nur el Kristo venas savo, ne ekzemple de sanktuloj.
  • sola gratia: nur per dia graco, ne per homaj agoj eblas savo.
  • sola fide: nur per fido, ne per bonaj faroj oni atingas savon; fido estas rezulto de graco, sed kondukas al bonaj faroj.
  • soli Deo gloria: ĉia gloro estas de/al Dio. Neniu homo meritas gloron pro religiaĵoj.

Por plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Introduction to Protestantism - The Five Solas - www.proestantism.co.uk/solas.
  • Bible Brodown - www.biblebrodown.com/blog/the-five-solas.
  • The Five Solas - www.reformationbiblecollege.org/blog/the-five-solas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]