Kvina Avenuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvina Avenuo
avenuovidindaĵo [+]

LandoUsono
RegionoNovjorkio

SituoNovjorko
- koordinatoj40° 46′ 27″ N, 73° 57′ 57″ U (mapo)40.774078-73.965863Koordinatoj: 40° 46′ 27″ N, 73° 57′ 57″ U (mapo)

Longo9 973 m
Poŝtkodo10001 [+]
Map
Kvina Avenuo
Vikimedia Komunejo:  5th Avenue (Manhattan) [+]
vdr
stratŝildo en la Kvina Avenuo

La Kvina Avenuo (angle Fifth Avenue) situas en Manhatano, Novjorko estas inter la plej konataj stratoj de la mondo. Ĝi kondukas la trafikon de la Washington Square Park tra la centro de Manhatano (Midtown Manhattan) kaj laŭ la orienta flanko de la Centra Parko kaj estas simbolo pri la riĉa parto de Novjorko.

Multaj konataj konstruaĵoj kaj simboloj de Novjorko situas laŭ la Kvina Avenuo. En la centro de Manhatano laŭlonge de la avenuo interalie situas la "nubskrapulo" Empire State Building, la publika biblioteko de Novjorko kaj la Katedralo de Sankta Patriko. Pro la multaj muzeoj ĉe la avenuo en la areo de la Centra Parko tiu parto de la avenuo ankaŭ nomatas "muzea mejlo" (Museum Mile). Tie interalie troveblas la Metropola Muzeo, la Muzeo Solomon R. Guggenheim, la Frick-kolekto, la Muzeo Cooper Hewitt, la Muzeo de la urbo Novjorko, la Juda Muzeo, la Nova Galerio kaj El Museo del Barrio. Alia neoficiala kromnomo de la tuta avenuo estas "miliardula vojo" (Millionaires Row), ĉar multaj riĉaj novjorkanoj loĝas laŭlonge de la avenuo.

Filioj de multaj internaciaj modaj entreprenoj ĉe la Kvina Avenuo malfermis vendejojn, inter ili la markoj Lacoste, Prada, Louis Vuitton, ArmaniVersace. Kaj ankaŭ multaj vendejegoj kiel Saks, Bergdorf Goodman kaj la japana vendejega ĉeno Takaŝimaja, la juvelejo Tiffany kaj la domego Trump Tower situas ĉe la avenuo, kaj same iuj el la plej multekostaj hoteloj de la urbo, inter ili la Peninsula kaj la St. Regis, ambaŭ proksime de la 55-a strato.

En 2017, estis sciigite ke nova ĉielskrapanto irus supren al 262 Kvina Avenuo.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]