Kvina koncilio de Melfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kvina koncilio de Melfi okazis en la somero de 1137 kaj estas la lasta de la kvin organizitaj en Melfi agnoskitaj de la Katolika Eklezio.

Vido de la kastelo de Melfi, sidejo de ĉiuj kvin koncilioj.

Skize pri la koncilio[redakti | redakti fonton]

Koncilio Papo kiu prezidas la laborojn Eklezianoj partoprenantaj Nobeluloj partoprenantaj Dato de la efektiviĝo Precipaj dekretoj Notoj
Kvina koncilio de Melfi Inocento la 2-a Rainaldo abato de Montokasino, Petro Diakono, Pandolfo episkopo de Teano Imperiestro Lotario la 2-a (Sankta Romia Imperio) el Suplinburgo 4-a de julio - 18-a de julio 1137 formetas la kontraŭpapon Anakleton la 2-an – mallegitimas Ruĝeron la 2-an el Altavilla kaj legitimas Rainulfon el Alife kiel novan dukon de Apulio Pardonas la bendiktanojn de Montokasino kiuj partianiĝis por la kontraŭpapo Anakleto la 2-a, kaj forstrekas la ekskomunikon aljuĝitan kontraŭ la tieaj monaĥoj

Organizaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La papo Inocento la 2-a celebras la kvinan koncilion de Melfi en la kastelo de Melfi kaj en ties filio de Lagopesole, de 4-a de julio ĝis 18-a de julio de 1137.

Inocento la 2-a kaj imperiestro Lotario la 2-a koncentrigas sian armeon ĉe la Fortikaĵo de Lagopesole, sur strato "Herculea", kiu kondukas al Melfi kaj al Kalabrio, kaj tie kampadiĝas tutan monaton. Kaj de tie la armeoj marŝas al Melfi tiam okupita de la frakcio Altavilla; poste eksieĝas la urbon Melfi kaj devigas Ruĝeron la 2-an el Sicilio forfuĝi, kaj do ili sukcesas konkeri lian (eksan) ĉefurbon, nome Melfi (29-a de junio samjara).

Religiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La koncilio pridiskutas la religiajn malkongruaĵojn de la teritorio kaj la konciliaj patro decidas por la malkonfeso kaj eloficigo de kontraŭpapo Anakleto la 2-a.

Melfi en antikva presaĵo

Rimarkindas kiel Inocento[1] volas montri al sia kontraŭulo, en tiu sidejo, ke la solena deklaro pri lia formeto okazas per la sama instrumento (Koncilio), kaj en la sama loko (la kastelo de Melfi), kie Anakleto (senrajte, en la antaŭa 1130) estis proklaminta Reĝo Ruĝeron la 2-an kaj doninta la dukaton al la dinastio de Altavilla.

La dinastio Altavilla nombris, inter la malmultaj, akceptantoj de Anakleto kune kun la monaĥoj de Montokasino, dum la plej granda parto de la eklezianaro kaj reĝaro agnoskis la papon en Inocento la 2-an. Kaj estos ĝuste tiu lasta kiu legitimos la titolon de reĝo al la sama Ruĝero de Sicialio sed nur en 1139 nome du jarojn post la koncilio.

Dum la restado en Melfi naskiĝas kontrastoj en la difinado de la rajtoj de Montokasino. Lotario kunvokas Rainaldon, abaton de la Montokasina monaĥejo, al la filio Lagopesole. Notas kronikisto Falcone Beneventano: “Imperiestro kaj papo iris teritorion de Lagopesole kaj tie restadis unu monaton. Ne la “castrum” (milita fortikaĵo), tiam tute en fazo de reordigo, sed la aperta kamparo ricevis la tendaron de la du plejelstaraj aŭtoritatoj de la tero!”.

Petro Diakono, bibliotekisto en Montokasino, informas ke la delegacio foriranta la 24-an de junio 1137 (kun Rainaldo kaj la Diakono mem nome Pandolfo episkopo de Teano, Amfredo trezoristo, Maŭro Kuropolato kaj Petro Makabeo) alvenas al Lagopesole. Poste, la 18-an de julio de 1137 oni asemblee kuniĝas pro la lasta koncilia sesio, dum kiu Inocento la 2-a anoncas la pardonon al la Montokasinaj benediktanoj, ĝis nemulte antaŭe partianoj de kontraŭpapo Anakleto la 2-a, kaj nuligas la antaŭan ekskomunikon kontraŭ ili.

Politikaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Inocento la 2-a.

La efektiviĝo de la Koncilio, kunvokita de la papo en Melfi, kuŝas precipe en la volo plifortigi kaj, eventuale ĝustigi, la rilatojn de la Apostola Seĝo kun la normanaj gentoj Altavilla kaj Drengot.

La 14-a de julio 1137 Inocento la 2-a, kune kun Loario la 2-a de la Sankta Romia Imperio, eloficigas la uzurpanton Ruĝeron de la dinastio Altavilla (lin forigante al lia regno de Sicilio) kaj enoficigas Rainulfon di Alife, de la gento Drengot, nova duko de Apulio.

Kronologio de la Papaj Koncilioj en Melfi[redakti | redakti fonton]

Koncilio Papo Dato Dekretoj
Unua koncilio de Melfi Nikolao la 2-a 3-a de aŭgusto - 25-a de aŭgusto 1059 Antaŭata de Traktato de Melfi kaj kokludiĝas per la Konkordato de Melfi.
Dua Koncilio de Melfi Aleksandro la 2-a 1-a de aŭgusto - septembro 1067 Ekskomuniko kontraŭ Roberto la Giskarda.
Tria koncilio de Melfi Urbano la 2-a 10-a de septembro - 17-a de septembro 1089 Estas proponita la Unua krucmilito.
Kvara koncilio de Melfi Paskalo la 2-a Aŭgusto 1101 Ekskomuniko por la urbo Benevento. (dato ne certa)
Kvina koncilio de Melfi Inocento la 2-a 4-a de julio - 18-a de julio 1137 Ekskomuniko kontraŭ la kontraŭpapo Anakleto la 2-a kaj mallegitimo de Ruĝero la 2-a Altavilla kaj legitimo de Rainulfo la 3-a Drengot.

Noto[redakti | redakti fonton]

Alia koncilion oni okazigis en Melfi, tiu de 1130; sed ĝi ne estas agnoskita de la Eklezio ĉar kunvokita kaj pezita kaj promulgita de kontraŭpapo Anakleto la 2-a

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John Julius Norwich, 'I Normanni nel Sud 1016-1130, Mursia, Milano 1971 (ed. or. The Normans in the South 1016-1130, Longmans, Londra, 1967).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Portreto de tiu papo, realigita en posta epoko (1748 / 1765) estis lokigita en la katedralo de Melfi kiel memorigilo de la kvina koncilio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]