Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoAŭstralio
Federacia ŝtatoKvinslando
Koordinatoj21° 15′ 0″ S, 148° 45′ 0″ O (mapo)-21.25148.75Koordinatoj: 21° 15′ 0″ S, 148° 45′ 0″ O (mapo)

Areo33 129 km² (3 312 900 ha)

Biomoj de regionoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj

Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj (Kvinslando)
Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj (Kvinslando)
DEC
Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj
Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj
Lokigo de Kvinslando en Aŭstralio
Map
Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj
vdr
Tipa pejzaĝo en la humidaj tropikoj, pado je Josephine Falls, apud Innisfail, Kvinslando. La foliaro estas maldensa je la bildo kaŭze de efikoj de la Larry-ciklono.

La kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ekoregiono kongruas kon la tutmondaj 200-regiono "kvinslandaj tropikaj arbaroj". Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordorienta Aŭstralio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras 32 700 kvadratajn kilometrojn de la nordorienta kvinslanda marbordo, ekde tiu ĉi tra serio de altebenaĵoj ĝis la montaro malantaŭ la marbordo. La ekoregiono ampleksas tri diferencajn sekciojn. La norda areo, kiu inkludas la urbon de Cairns, estas la plej vasta, ekde 15°30’ ĝis 19°25’ suda latitudo. Tiu norda sekcio estas ankaŭ konata kiel la Humidaj Tropikoj ( angle : Wet Tropics ) el la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio.

La dua sekcio etendas ekde la Whitsunday-IBRA-subregiono ĝis Carmila, inkluzive de Mackay, kaj la tria sekcio ampleksas Varginbura-Duoninsulon, etendante landinternen por inkludi partojn de Normanbej-Montaro. La du sudaj sekcioj ankaŭ estas konataj kiel la IBRA-regiono Centra Makej-Marbordo (angle : Central Mackay Coast).

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Pluvarbaro de Taintree apud Cairns.

La ekoregiono estas la plej vasta vestiĝo de la aŭstralia pluvarbaro-flaŭro, kaj gastigas praan tutaĵon de plantoj, nomita Antarkta flaŭro, nuntempe karakteriza por Novzelando kaj suda Ĉilio, kaj kiu iam kovris multon de Aŭstralio kaj Antarkto ĝis ĉirkaŭ antaŭ 15 milionoj da jaroj.

Koniferoj de la sud-duongloba familio araŭkariacoj estas la karakterizaj arbospecioj. En la norda sekcio de la ekoregiono, agatido ordinare formas la arbara kanopeo, kun fortika agatido (Agathis robusta) plej komuna je pli malaltaj altitudoj, kaj A. microstachya kaj A. atropurpurea superregantaj je pli altaj altitudoj. En la sudaj sekcioj, Araucaria cunninghamii estas superreganta, kun Araucaria bidwillii dominanta en du malvastaj areoj. Koniferoj el la famio de la podokarpacoj ankaŭ ĉeestas, inkluzive de la genroj Podocarpus kaj Sundacarpus. La arbaroj estas densaj kun grimpoplantoj, filikoj, epifitoj, kaj arekacoj.

Tiuj arbaroj limiĝas je areoj de alta precipitaĵo kaj riĉaj grundoj. En akvo-saturitaj grundoj, la pluvarbara flaŭro estigas melaleŭko-densaĵojn kaj en pli sekaj areoj eŭkaliptoj estiĝas dominantaj. La pluvarbara plantaro ne estas fajro-rezistema, kaj kie periodoj de sekeco permesis neniigantajn incendiojn, la pluvarbara flaŭro estas retiriĝinta, fajro-rezistemaj eŭkaliptoj kapablis stariĝi. Se relativa humida periodo persistas, la pluvarbara plantaro povas restariĝi. Oni pensas ke la ter-aranĝadaj agadoj de la indiĝenaj aŭstralianoj, kiuj implicas regulajn bruligadojn por malfermigi la eŭkaliptajn duonarbarojn, eble kuraĝigis la ekspansio de la eŭkaliptaroj je perdo de la pluvarbara flaŭro.

Tiuj pluvarbaroj ŝajnas konsiderinde retiriĝintaj ekde la alveno de la indiĝen-aŭstralianaj prauloj antaŭ 50 000 jaroj, kaj estas nuntempe limigitaj al izolitaj areetoj kiuj kovras malpli ol 2% de la aŭstralia kontinento.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Tiuj arbaroj estas speciale interesaj kaŭze de sia suda situo kaj la altgrada endemiismo de siaj plantaj kaj bestaj specioj.

Senarbarigo kondukas al habitatofragmentado kaj malpligrandigantaj populacioj de specioj kiel Dasyurus maculatus (marsupiuloj), Casuarius casuarius (kazuaredoj), kaj Hemibelideus lemuroides (marsupiuloj).

Arbaroj apud Malprofundaĵa Golfo ( angle : Shoalwater Bay ).
Nacia Parko Paluma Range, la plej sudaj tropikaj pluvarbaroj de Aŭstralio.

Enmetitaj specioj ankaŭ estas grava minaco por multaj indiĝenaj specioj.

Naturaj areoj inkludas la jenajn :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj  Papuo-Nov-Gvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj  Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj  Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj  Papuo-Nov-Gvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj  Papuo-Nov-Gvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj  Papuo-Nov-Gvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj  Nov-Kaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj  Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj  Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj  Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj  Vanuatuo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]