Kvinspica pulvoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvinspica pulvoro

Kvinspica pulvoro estas ĉinia spicomiksaĵo. Ĝi konsistas el cinamo, ilicio, pipro, fenkolo kaj kariofilo. Ĝi enhavas la kvin gustgrupojn dolĉa, sala, amara, acida kaj umama. Kvinspica pulvoro ĉefe estas uzata en restoracioj. Ĉe hejmuzado la spicoj kutime estas aldonataj aparte anstataŭ miksitaj.

Ĉar la gusto estas sufiĉe dominanta oni devas singarde uzi ĝin. Jam baldaŭ la kvanto estas tro multa. Oni povas mem prepari la miksaĵon tiel ke oni povas laŭ propra gusto variigi la ingrediencoj, ankaŭ ĝi aĉeteblas tutpreta. La kunmetaĵo de tutpreta kvinspica pulvoro povas sufiĉe diferenci. Kelkfoje oni aldonas pliajn spicojn ĝis ses aŭ sep spicoj.