Kvinteto E♭-maĵora op. 44 (Schumann)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kvinteto E♭-maĵora por 2 violonoj, vjolo, violoncelo kaj piano op. 44 estis komponita de Robert Schumann inter la 23-a de septembro kaj la 16-a de oktobro 1842.

La komponisto dediĉis ĝin al Clara Schumann, komence tamen li planis jenan dediĉadon: „Kvinteto por piano, du violonoj, vjolo kaj violonĉel' respektoplehne dediĉita al Sia Imperiestra Moŝto, la sinjorino granddukino Maria Paulowna de Saksio-Vajmaro far Robert Schumann.“

La verko estis unuafoje publike prezentata kadre de muzika matineo okazigita far R. kaj Cl. Sch.[1] la 8-an de januaro 1843 far Clara Schumann, Ferdinand David, M. G. Klengel, H. O. Hunger kaj C. Wittmann.

Ĝi aperis la 13-an de septembro 1843, la 24-a naskiĝdatreveno de Claras 24, ĉe Breitkopf & Härtel en Lepsiko.

Fonta situacio[redakti | redakti fonton]

Pri la kvinteto op. 44 ekzistas tri fontoj:

  1. La kompleta koncipaĵo, titolita de Schumann per „skizo“ (Carpentras, Bibliothèque Inguimbertine). Mankas la fina fugato de la finalo, ĝi aldoniĝis nur post la elverkado de la unuopaj movimentoj. En la skizo troviĝas ankaŭ la fragmento de plua malrapida movimento.
  2. La maskribaĵo (Bonn, UB, Schumann 5).
  3. La gravurita modelo de la pianovoĉo (Krefeld, urba biblioteko). La titolpaĝon kaj diversajn ŝanĝojn faris Schumann.

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

La mastrumlibro de la ge-Schumann-oj enhavas jenajn indikojn pri la ekesto[2]:

23-an de septembro 1842 – „Komenco al kvinteto.“
24-an de septembro 1842 – „Unua movimento de la kvinteto pretas.“
25-an de septembro 1842 – „Laboris pri la kvinteto.“
26-an de septembro 1842 – „Diligente je kvinteto.“
27-an de septembro 1842 – „Tre diligenta kaj feliĉa je la kvinteto.“
28. September 1842 – „Konsiderinde preta kun la kvinteto.“
5-an de oktobro 1842 – „Ekskribinte la kvinteton.“
12-an de oktobro 1842 – „Mian kvinteton pretiginte.“

La skizo mem indikas sur la kovra folio la tempospacon ekde 23-a ĝis 28-a de septembro 1842. Ĝi enhavas krom la Marcia movimentfragmenton titolitan „Scena“, kiun Schuman ne transprenis en la manskribaĵon. La fina fugato tamen mankas, nur post kompletigo de la manskribaĵo ĝi alvenis. Ĉi tiu indikas kiel finajn datojn por la elverkitaj movimentoj:

1-a movimento „6-an de oktobro 1842.“
2-a movimento „8-an de okt. 42.“
3-a movimento „9-an de okt. 42.“
4-a movimento „12-an de okt. 1842 Lepsiko Rob. Schumann.“

La fina dato por la ŝanĝoj resp. pliampleksigoj en la fugata fino de la finalo estas la „16-a de oktobro 1842“.

En la geedza taglibro Clara Schumann skribis[3]:„La lasta semajno de la septembromonato pasis, rilate nian eksteran vivon, tre trankvile; des pli mia Robert laboris per la mento! Li finfaris kvinteton, kiu laŭ tio, kion mi subaŭskultis, denove ŝajnas grandioza - verko plena je forto kaj freŝeco! - Mi esperegas ludi ĝin publike jam ĉi-vintron ĉi tie.“

Post kiam Clara la 29-an de novembro aŭskultis la kvinteton unuafoje dum probo, ŝi juĝis[4]: „Vespere ni probis la unuan fojon la ĵus finfaritan kvinteton de Robert, kiu estas grandioza verko, je tio treege brila kaj efektoplena.“

De Schumann mem nur tri esprimaĵoj pri lia op. 44 estas postlasitaj, ekz. en letero de la 3-a de januaro 1843 al Franz Liszt[5]: „Mi verkis kvinteton; ĉi tiun mia edzino devus ludi eble en B.; mi ĝojus, se vi aŭdus ĝin - ĝi faras tre freŝan efikon.“

Pri la unua publika prezentado la 8-an de januaro 1843 li skribis al Taubert (10-an de januaro 1843)[6]: „Nia matineo pasis feliĉa - mi dezirus, vi ĉeestintus. Kvarteto [A-minora] kaj kvinteto faris tre freŝan efikon, ankaŭ en la koncertejo“.

Al Verhulst li skribis la 19-an de junio 1843[7]: „De mia kvinteto kaj kvarteto kelka plaĉos al vi; estas tre vigla vivo en ili.“

Ke la kvinteto aperus je la naskiĝdatreveno de Clara, Schumann petis de sia eldonisto R. Härtel en letero de la 7-a de marto 1843[8]: „Mia kvinteto pretas por presado. Dependas tute de vi, kiam vi volas aperigi ĝin. Volonte mi volus havi ĝin ĉe la naskiĝdatreveno de mia edzino (komence de septembro)!“

Prilaboradoj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de julio 1845 1. Juli 1845 Schumann informiĝis en letero al Härtel, „ĉu eble 4-mana aranĝado“ de sia „kvinteto ne valorus la penon“[9] kaj rekomendas por ĉi tiu laboro la lepsikan pianinstruiston A. Dörffel. Ĉi tiu propono tamen estis rifuzita.

Nur Johannes Brahms pretigis tian prilaboraĵon. Li skribis la 12-an de septembro 1854 al Joseph Joachim[10]:„Morgaŭ, la 13-an estas ŝia [Claras] naskiĝdatreveno; mi plenumis al ŝi longjaran deziron aranĝante la kvinteton de Schumann por kvar manoj. Dum kiam ŝi estis en Ostende, mi kaŝe prenis la manskribĵon el la ŝranko, tie ke ŝi nenion divenos. Mi pli kaj pli enigis en ĝin kiel en paron de malhelbluaj okuloj (tiel al mi ŝajnas). Ankaŭ ĉi tiun leteron mi pvois skribi nur nun.“

Movimentopriskriboj[redakti | redakti fonton]

1-a movimento: Allegro brillante[redakti | redakti fonton]

4/4-takto, tonalo: E♭-maĵoro

La kapa movimento en sonata ĉefmovimenta formo komencas per kaŝe unutema ĉefa frazo, kiu en sekvencoj evoluigas nekutime grandan tonamplekson. La triparta kantoformo baziĝanta al la ĉefmovimento devias en la reekprenado harmonie en la dominanton. Jam dum la temoprezentado komencas la tralaborado de la temoj. Kontrasta esprimtavolo estas kunordigata al la temokapo en la mezparto de la ĉefa frazo. Tiu ĉi servas en formo de kantebla pluevoluado kiel sekvenco, kies strukturo estas densigita per imitaj komencadoj. La transkondukado al la flanka frazo, komencanta per medianto, estas daŭrigata kiel elvalorigo de la ĉeftema kapo laŭ la principoj de kalejdoskopa tekniko. La flanka frazo mem havas rondelecan internan strukturon.

2-a movimento: In modo d'una Marcia[redakti | redakti fonton]

En la skizo la malrapida dua movimento estas pli longa kaj laŭas jenan strukturskemon:

A – Marcia c-minora (taktoj 1 - 29)
B – Maggiore C-maĵora, je transponita reveno nomita Trio (taktoj 30–61)
A1Marcia c-minora, nur fina takto ŝanĝita (taktoj 62–84)
C - Trio As
A2Marcia c-minora kun pliampleksigita finaĵo (Takte 186–191)/taktoj (85–91) transkondukaj al D
D – Intermezzo f-minora, Doppia Agitato (taktoj 92–109)
A3Marcia c-minora, variacio kun figuro de Intermezzo (taktoj 110–132)
B1Trio F-maĵora (taktoj 133–164
A4Marcia f-minora, al c-minora, fino en C-maĵora (taktoj 165–193)

La partoj C kaj A2 tamen ne enestas en la eldono.

3-a movimento: Scherzo, Molto vivace[redakti | redakti fonton]

Vigla movimento baziĝanta plejparte sur suprantaj kaj malsuprantaj gamoj. Ekzistas du trioj, el kiuj la unua estas lirika kanono por violono kaj vjolo, la dua estas grave akcentata kun kontinua movemo.

4-a movimento: Allegro ma non troppo[redakti | redakti fonton]

La finalo komencas en C-maĵoro. Je la fino de la movimento la ĉeftemo estas kombinata kun la ĉeftemo de la unua movimento en duobla fugo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Theodor Müller-Reuter: „Lexikon der deutschen Konzertliteratur“, Leipzig (1909), S. 182
  2. Boetticher: „Schumann in seinen Schriften“ (1942), S. 371
  3. Eugenie Schumann: „Schumann“ (1931), S. 334
  4. Eugenie Schumann: „Schumann“ (1931), S. 337
  5. „Briefe“ (1904), S. 224
  6. Boetticher: „Schumann in seinen Schriften“ (1942), S. 360
  7. Boetticher: „Schumann in seinen Schriften“ (1942), S. 393f.
  8. „Briefe“ (1904), S. 435
  9. „Briefe“ (1904), S. 443 und S. 540
  10. Andreas Moser(Hrg.): „Johannes Brahms im Briefwechsel mit Joseph Joachim“, 2 Bände, Berlin (1921), I, S. 59