Kvintfala sekvenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kvintfala sekvenco estas laŭ muzikteorio harmoni progresio, kies bazotonoj paŝas malsupren laŭ kvintopaŝoj (resp. supriĝas en la komplementajn intervalojn de la kvarto). Ĝi fariĝas aŭdebla, kiam okazas almenaŭ kvar kvintfaloj sinsekve, kaj havas kutime (partan) funkcion de kadenco.

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La kvintfala sekvenco koncernas la sinsekvon de la harmonioj ĉenitaj unu kun la alia. Ofte, sed ne senescepte, la strukturo de kvintfala sekvenco trovigas en la basvoĉo.

Ekzemplo por kvintfala sekvenco kun toniko a-minora[redakti | redakti fonton]

Quintfallsequenz in a corrected.png
Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Sonspecimeno de kvintfala sekvenco a-minora" Sonspecimeno de kvintfala sekvenco a-minora 

En ĉi tiu ekzemplo ĉiu tono de la gamo estas unufoje akorda bazotono.

Ekzemplo por kvintfala sekvenco kun toniko C-maĵora[redakti | redakti fonton]

Quintfallsequenz in C-corrected2.png
Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Sonspecimeno de kvintfala sekvenco C-maĵora" Sonspecimeno de kvintfala sekvenco C-maĵora 

Ĉi tiu ekzemplo havas dek kvar paŝojn, ĉar ĝi transpasas la oktospacon dufoje. Ĉi tie la diminuita kvinto troviĝas inter la 2-a kaj 4-a baspaŝo.

La kadenco 2-5-1 kaj kun septa pliampleksigo[redakti | redakti fonton]

La finturno de la kvintfala sekvenco konvenas al la kadenco 2-5-1, kiu ekde J.S. Bach ĝis nuntempa ĵazo estas vaste uzata. Aparte ofte la akordoj de kvintfala sekvenco konsistas el kvar tonoj, enhavas do (plejofte gam-apartenan) septon. Quintfallsequenz in C7.png
Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Sonspecimeno de kvintfala sekvenco C-maĵora kun septa pliampleksigo" Sonspecimeno de kvintfala sekvenco C-maĵora kun septa pliampleksigo 

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Kvintfalajn sekvencojn oni renkontas en la muzikliteraturo ekde pli ol 300 jaroj. Kiel aparte sukcesa rimedo por modulado aŭ por trapaŝado de certa tonalo oni retrovas ĝin en ĉiuj tempoj kaj epokoj. Ilin klare temigis la instruisto de Franz Schubert, Simon Sechter (1788- 1867). Pro tio oni diras ankaŭ "Sechter-sekvenco".

Aparte ofte ili estas aŭdeblaj la en muziko el la 17-a kaj 18-a jarcentoj, en baroko kaj vienklasika muziko. Aparte barokaj komponistoj faris preskaŭ ĉiujn moduladojn per kvintfalaj sekvencoj. Modulado-ekzemploj troviĝas en preskaŭ ĉiuj verkoj de Johann Sebastian Bach. La karakteriza baso restas konservita nur je la bazopoziciaj sekvencformoj.

Kvintfalaj sekvencoj estas stampa elemento ankaŭ en ĵazharmoniaro kaj estas troveblaj en multaj ĵazaj normkantoj, ekzemple je "Autumn Leaves" aŭ "Fly me to the moon" same kiel en rokmuziko kaj popularmuziko, ekzemple en "Still Got The Blues" de Gary Moore kaj "I Will Survive" de Gloria Gaynor (la akordvico por la du d - G - Cj7 - Fj7 - b♭5 - E 7 - a), aŭ je Santana en "Europa" (f - B♭ - E♭j7 - A♭j7 ...). Taizé-kantoj kun kvintfalaj sekvencoj estas "Nada te turbe" kaj "Miserere domini". jen nur malgranda eltondaĵo el kantoj ĉiuĝenraj ekde la baroko. En la ĵaza normkanto "Fly me to the moon" troviĝas kvintfala sekvenco kun septakordoj, ĉi tie en la tonalo a-minoro, tuj je la komenco. (Komparu la unuan notekzemplo kun akordsimboloj).

Vidu ankŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]