Kvinto Ennio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Ni estas Romiaj civitanoj kiuj jam estis civitanoj de Rudiae." (Annales v. 525): "Nos sumus Romani qui fuimus ante Rudini".

ROMIAJ VERKISTOJ
Kvinto Ennio
Ennio, imagita de Rafaelo en pentraĵo de la Stanze Vaticane (vatikanaj salonoj).
nomo = Kvinto Ennio
sekso = vira
lingvo = latina
nacio = romia
nakoĝoloko = Rudiae (Apulio, Italio)
naskiĝodato = 239 a.K.
mortodato = 8-a de oktobro de 169 a.K.
morto loko = Romo
Aktiveco = poeto, dramisto, verkisto
pewcipa verko = Analoj, epopea verko pri la la romia historio

Kvinto Ennio (latine: Quintus Ennius; Apulio Rudiae, 16-a de julio de 239 a.K. – Romo, 8-a de oktobro 169 a.K.) estis roma poeto, dramisto kaj verkisto. Li estas estimige lokigita inter la patroj de la latina literaturo. Li distingiĝis per teatraj verkoj, la Hedyphagetica (Hedifagetika = poemo pri la nutraj kutimoj de la homoj), Protrepticus, 'Epicharmus (du poemoj filozofiantaj) kaj fine la Annales (Analoj), kaj plue multaj diversaĵoj.

Biografio

Kvinto Ennio naskiĝis Rudiae, hodiaŭa en Salenta (Apulio) zono najbare de Taranto, kie tiam kunvivis tri kulturoj: la greka kiu havis sian centron en Taranto, tiu vasta de indiĝenaj malgranda volaĝaro kaj tiu de la romia okupanto. Aŭlo Gellio[1] - Aulus Gellius, [2] atestas, fakte, ke Ennio kutimis diri ke mem posedis "trei animojn" (tria corda), ĉar "li sciis parolis greke latine kaj oske. Eble li citas la oskan lingvon pro la fakto ke tiu kulturo estis la precipa en la Apulio inter la tiamaj indigenaj gentoj.[3]".

Dum la dua Punika milito, Ennio soldatoservis en Sardinio; en 204 a.K. tie konatiĝis kun Katono la Cenzuristo kiu lin enkondukis kun si al Romo. Alveninte la ĉefurbon, Ennio akiris la protekton de eminentuloj de la politiko kiel de Skipio Afrika kaj tuj sekve li kontaktiĝis kun aliaj aristokratoj de la “Skipia Rondo”, helenadmirintaj, kiel Marko Fulvio Nobilioro, ekkonfliktante tiel kun sia amiko Katono, nefidema antaŭ fremdaj kulturoj kaj aparte antaŭ tiu greka[4]. Ŝajnas ke ilia amikeco rompiĝis kiam Ennio petis ke Katono propetu por li la romian civitanecon , kiun ĝin poste obtenis ja jes sed per interveno de Skipia Rondanaro.

Kvinto Ennio mortis en 169 a.K., kaj danke al siaj meritoj, krom per personaj amikecoj, li estis entombigita en la tombejo de la Skipia Familio laŭlonge de la antikva Via Appia.

Literaturaj verkoj

Mi flugas viva sur la buŝo de la homoj|Volito vivus per ora virum(Kvinto Ennio}}

Ennio eksperimentis diversajn literaturajn ĝenrojn, diversaj el kij en Romo estis malmulte konataj se ne tute nekonataj: pro tio li estis difinita la vera patro de la latina literaturo[5]. La lingvo kaj stilo estas flekseblaj; la poeto majstre utiligas kaj la solenajn tonojn, decide rafinitajn kiel Homero, kaj formojn pli familiarajn kaj senceremonie diskursivan.

Li tre elstaris en la tragedia arto reprenante la temojn jam tuŝitajn de Eŭripido kaj Homero, aparte en la Iliado, kaj en la komedia arto en kiu imitas la stilon de lia samtempulo Tito Makio Plaŭto. Bedaŭrinde, de tiuj verkoj restas nur fragmentoj.

La stilo

Sufiĉu du aferoj: eble estis li la enkondukanto de la greka hekzametro ne la latina poezio, kaj li estis juĝita la plej efika heleniganto de la romia kulturo. Lin oni estimis la majstro rilate ĉiun formojn de literaturo. Horacio lin prezentas “Alter Homenus “ (Dua Homero).

Listo de la verkoj

Annales (Analoj)

Ennio kompilis la Analojn, sian precipan verkon, jam jarplena. Danke al tiu epopea poemo, li estis de tiam konsiderita la nacia poeto de la romia popolo, honoro tia kiu estos konsentita ankaŭ al Publio Virgilio Marono, aŭtoro de Eneado; kaj de tiam li komencis paroli kaj verki uzante la moŝtan ni

La analoj estis la epopea poemo de romanoj kiuj ĝin elektos kiel precipan edukan fonton ĝis la ensceniĝo de Eneado (29 a.K. - 19 a.K.). Ennio poeme kaj poezie rakontis la jaran post jara historion de Romo ĝis la morto de la poeto mem.

La verko dividiĝis en 18 libroj, subdividitaj en grupoj de ses diritaj “sesadoj”. Supervivis, el la 30,000 versoj, nur 600. La tria sesado estis preskaŭ tute perdita.

Notoj

  1. Quintus Ennius tria corda habere sese dicebat, quod loqui Graece et Osce et Latine sciret ("Kvinto Ennio diradis ke mem posedis tri animojn ĉar li parolis greke, latine kaj okse."
  2. Noctes Atticae 17.17
  3. Quinto Ennio, Annali (Libri IX–XVIII). Commentari. Volume IV. Napoli: Liguori Editore, p. 316 ss.
  4. En 189 a.K. Marko Fulvio Nobilioro konduktis kun si Kvinton Ennion en la milito kontraŭ la Etolia ligo por ke poeto celebru la heroaĵojn de la generalo, kaj tio skandalis Katonon ĉar tio kontraŭas al la kutinoj de la avaro (mos maiorum).
  5. Tiel pensis Kvinto Horacio Flako
  6. tragedio de roma medio pri la rabo de sabeninoj
  7. konserviĝis nur la monologo de Kasandra
  8. Restas nur monologo.
  9. Katalogo de manĝindaĵoj, redaktita salonstile kaj decide supraĵa.
  10. Hinspiriĝinta al Eŭripido
  11. Eligidistika komponaĵo aludanta al apartaj momentoj de la aŭtora vivo.
  12. Epopea-laŭda poemeto, pri kiu nur restas 14 versoj dediĉtaj al Skipio Afrika, en kiu la batalanto estas priskribita kiel la perfekta exemplum (ekzemplo) de vir romanus (romia viro)
  13. Tragedio celebranta la heroaĵojn de Marko Fulvio Nobilioro en milita ekspedicio kulmininta en la okupo de urbo Ambracia

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

[1] “La forto de Romo sin fondas sur ĝiaj antikvaj kutimoj tiom kiom en la forto de ĝiaj filoj”