Kvirkato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alquerque board at starting position.svg

Kvirkato estas ludo. En la antikva urbo Ur en Irako (tiama Mezopotamio) oni malkovris tabulon tre similan al ĉi tiu ludtabulo el ĉirkaŭ 3000 A.K. . Ankaŭ en Egiptio ĉe la Granda Templo en Kurna oni malkovris similan ludtabulon el antikvaj tempoj (1400 A.K.). En la Araba verko 'Kitab al Aghani' (Esperante, libro de la kanto) de 'Abu al Faraj Ali' el la deka jarcento la ludo estis nomita 'quirkat'(kvirkat). Dum la Araba invazio en Hispanio la ludo estis kunportita en Eŭropon. La ludo estis tiam konata sub la nomo 'Alquerque'. (transkribita el la Araba 'El Quirkat'). Laŭ ordono de Alfonso X. (la tiama Hispana reĝo ) en la 13-a jarcento la 'tri monkoj' pretigis verkon pri ludoj, kie troviĝas priskribo ankaŭ pri la ludo Kvirkato.

La Damludo estas simila ludo inventita en Francio en la 11-a jarcento.[1]

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Du personoj ludas kutime. La ludantoj movas aŭ saltas diverskolorajn pecojn sur 5x5 dimensia kvadratforma ludtabulo unu post la alia.Ĉe via movo vi devas okupi unu liberan lokon sur la ludtabulo. Vi povas movi vian pecon al iu ajn libera najbara loko aŭ vi povas salti sur malamikaj pecoj. La trasaltitaj pecoj nestas forigitaj. Se iu ludanto povas salti li devas salti. Multoblaj saltoj estas permesataj. Kiu unue kaptas ĉiujn pecojn de sia kontraŭulo , tiu gajnos la ludon. Klaku la pecon, kiun vi volas movi kaj poste la lokon kien vi volas movi aŭ salti.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ludanto.org