Kvota sistemo (Islando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kvota sistemo (islande kvótakerfið) estas la aktuala sistemo pri kontrolo de fiŝkaptado ĉe Islando. Ĝia ĉefa distingaĵo estas ke la individuaj fiŝkaptpermesoj estas pri fiksa proporcio (kvoto) de malfiksa tuta kaptaĵo de la tuta islanda fiŝkaptŝiparo.

La sistemo estas jam dum jardekoj unu de la plej debatataj aferoj de islanda politiko. Ĝia defendantoj asertas ke eĉ se la sistemo estas neperfekta, oni ne povus elpensi ion pli bona. Ĝia kritikistoj kontraŭe asertas ke la sistemo estas maljusta, kontraŭkonstitucia kaj eĉ kontraŭhomrajta.

Fiŝkaptado estas la multe plej grava eksportprilaboraĵo en Islando, do ekologie stabila kaj ekonomie efika sistemo por ĝi estas gravega por islandanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum kelka tempo post la sukceso en fina morumilito en 1976, kiam islandanoj ricevis kontrolon de 200 marmejla teritorio ĉirkaŭ la lando, la kaptado de moruo kaj aliaj fiŝspecoj ĉe Islando limiĝis ĉefe per la kaptadkapablo de fiŝkaptŝiparo. La kaptŝipoj plinombriĝis, pligrandiĝis kaj plimoderniĝis, kaj longe ignoriĝis maloptimismaj prognozoj de marbiologiistoj kaj ekologiistoj, ĉefe ĉe la islanda Maresplorinstitucio.

Dum la malfruaj 70-aj jaroj kaj la fruaj 80-aj jaroj la fiŝkaptado estis ofte limigata kun reguloj pri kiom da tagoj la fiŝkaptado permesiĝis – kio fakte instigis pliigon de la kaptpovo, kaj do investadon en pli efikaj kaptŝipoj. Do, la kosto de fiŝkaptado kreskis multe pli rapide ol la kaptkvanto.

La aktuala sistemo enkondukiĝis en 1984, kun kelkaj ŝanĝiĝoj en 1990.

Ĉefaj detaloj de la sistemo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj detaloj de la sistemo estas la jenaj

  • Ĉiujare la registaro, aŭ pli precize la fiŝkaptadministrejo, decidas la kvanton de fiŝo (de ĉiu specio) kion rajtas kapti la tuta fiŝkaptŝiparo. La kvanto bazas sur konsiloj de la Maresplorinstitucio sed precipe dum la komencaj jaroj la kvanto estis pli ol konsilis sciencistoj.
  • Ĉiu fiŝkaptŝipo rajtas kapti certan proporcion (“kvoton”, tial la nomo de la sistemo). Tiu proporcio decidiĝis laŭ la averaĝa kaptkvanto de la ŝipo dum la 3 jaroj antaŭ la komenco de la sistemo. Poste la posedantoj de la ŝipoj rajtis movigi la kaptpermesojn, tute aŭ parte, inter ŝipoj (kaj vendi ilin, sen vendi la originalajn ŝipojn al kiuj ligiĝis la kaptpermesoj).
  • La kaptpermesoj ne estis posedaĵo de la permeshavantoj, sed de la ŝtato. Do, la ŝtato havas rajton ilin ĉiutempe repreni. Tamen, baldaŭ evidentiĝis ke la permesoj pritraktiĝis kiel ĉiama posedaĵo de la havantoj: ili estis partoj de heredaĵoj, ili partiĝis je maledziĝoj kaj bankoj akceptis ilin kiel hipotekoj.

Celoj de la sistemo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj celoj de la sistemo estis la jenaj

  • Limigi la kvanton de fiŝo kaptata. Tamen, kiel menciita supre, longe la fiŝkaptadministrejo ĉiujare permesis kapti pli ol konsilis la Maresplorinstitucio.
  • Instigi ekonomian efikecon kun pli malmultaj ŝipoj kal pli malmultaj (sed efikaj) entreprenoj. La ebleco vendi kaptpermesojn (“kvoto”) kreus instigon ĉesi fiŝkapti – do tiuj kiuj estontece fiŝkaptus pagus tiujn kiuj forlasus la industrion.

Kritiko kaj malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

La sistemo ne estis tre debatata kiam ĝi ekestis, sed kritiko kontinue kreskis dum pli evidentiĝis ĝiaj malavantaĝoj. La plej gravaj kritikpunktoj estas la jenaj:

  • Kontraŭsupoze tre malmultaj pretis forlasi la industrion. La sekvo estis ke la mendado de kaptpermesoj estis, kaj estas, multe pli granda ol la ofertado, do la kaptpermesoj estas tre multekostaj. Tiom multekostaj ke apenaŭ eblas por novuloj komenci en tiu industrio.
  • Oni kritikas la maljustecon ke la originalaj havintoj de kaptpermesoj ricevis donaĵon, “donkvoton” (is. gjafakvóti). La ricevintoj ofte nomaĉiĝas “margrafoj” (is. sægreifi). Multaj kiuj plimalpli hazarde havis la eblecon vendi kaptpermesoj subite riĉegiĝis.
  • Oni kritikas la metodon laŭ kiu la permesoj disdoniĝis, t.e. laŭ kaptkvanto de tri jaroj. Estis bonŝanculoj kaj malbonŝanculoj: unuflanke tiuj kiuj ĵus komencis kapti en tiu tempo, aŭ hazarde kaptis dum tiu tempo eksterordinare multe, kaj aliaflanke tiuj kiuj ĉesis fiŝkapti, eble post longa tempe, ĵus antaŭ tiu tempo, aŭ pri iu kialo faris paŭzon.
  • Oni kritikas ke la permesoj, kiuj koncernas multajn diversajn homgrupojn (ekzemple maristoj, fiŝprilaboristoj k.t.p.), doniĝis ekskluzive al unu koncernanta grupo, la ŝipposedantoj. En kelkaj vilaĝoj en kiuj fiŝkaptado kaj fiŝprilaborado estis jam dum jardekoj la ĉefa okupo, la ŝipposedanto, kiu subite estas la fakta posedanto de la fiŝo en la maro, simple forvendis la kaptpermeson.
  • Poste oni kritikis ke la unu de la ĉefaj iniciintoj de la sistemo, tiama fiŝkaptadministro Halldór Ásgrímsson, apartenas al fiŝkaptentreprena familio en Höfn, kaj la valoro de firmao de la familio kreskegis ekde la sistemo ekestis (estas menciinda ke siatempe tiuj ligoj estis bone konataj).
  • Oni ankaŭ zorgas pri la ekologia taŭgeco de la sistemo. Unu kialo estas, ke la fiŝpopulacioj ne kreskas, almenaŭ ne rapide. Ekzemple la populacio de la ekonomie plej grava specio, la moruo, estas ankoraŭ multe pli malgranda ol en la mezo de la 20-a jarcento. Eble estas pro la fakto, ke longe oni kaptis pli ol konsilis sciencistoj, aŭ pro naturaj kaŭzoj (plivarmigo de la maro, longtempa damaĝo de la margrundo, k.t.p.).
  • Multaj asertas, ke maristoj estas ordonataj reĵeti grandajn kvantojn de fiŝo en la maron. La kialo estus la granda premo pri ekonomia efikeco. Ĉar la kvanto estas limigata, estas ekonomia premo kapti plej valorajn fiŝojn. Kaj unu kilogramo de granda fiŝo valoras pli ol unu kilogramo de malgranda fiŝo, do estas ekonomia instigo reĵeti malgrandan fiŝon, intertempe mortan. Tiumaniere, la kvanto de mortigitaj fiŝoj estus multe pli ol laŭ kaptkvantoj.
  • Alia zorgo estas, ke eĉ se oni ne reĵetas malgrandan fiŝon, sed simple kaptas ĉefe grandan fiŝon (ekzemple kun pli grandaj rettruoj), tio havus malbonaj sekvoj: La pli grandaj fiŝoj ne nur estas la pli maljunaj fiŝoj, sed ankaŭ la pli grandaj individuoj, genetike. Do, oni darvine selektas la pli malgrandajn individuojn, kaj kaŭzas, ke la populacio konsistos el pli kaj pli malgrandaj individuoj.

Politika debato[redakti | redakti fonton]

Politikistoj multe diskutas la malavantaĝoj de la sistemo – kvankam la Sendependecpartio kaj la Progrespartio plejparte ĝin defendas. Tamen, pro la graveco de la industrio oni malofte serioze proponas fundamentajn ŝanĝojn de la sistemo.

Escepto estas la Libera partio kiun fondis eks-ministro Sverrir Hermannsson preskaŭ ekskluzive por kontraŭbatali la sistemon. La partio ricevis 7,3% de la voĉoj en la lasta parlamentelektado. Ĝi tre popularas en Vestfirðir kie troviĝas multaj vilaĝetoj de kiuj vendiĝis la kaptpermesoj.