Kwidzyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kwidzyn
Flago Blazono
Kwidzyn (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Genitivo de la nomo Kwidzyna
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Kwidzyński
Komunumo komunumo Kwidzyn
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 53° 44′ N, 18° 56′ O53.73583333333318.930833333333Koordinatoj: 53° 44′ N, 18° 56′ O
Alto super la marnivelo 42 m
Areo 21,82 km2
Loĝantaro 40008 (en 2004)
Loĝdenso 1738,2/km2
Poŝtkodo 82-500
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo GKW
TERYT 6222907011
Estro Andrzej Krzysztof Krzysztofiak
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Warszawska 19
Retpoŝto de estraro akrzysztofiak@um.kwidzyn.pl
Poŝtkodo de estraro 82-500
Telefono de estraro 0-55 646-47-00
Fakso de estraro 0-55 646-47-03
Poŝto de estraro info@um.kwidzyn.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Celle
(Svedio) Olofström
(Ukrainio) BAR
Komunuma retejo http://www.kwidzyn.pl
v  d  r
Information icon.svg
La katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto en Kwidzyn / Kvidzino – vido el la placo de la pola Papo Johano Paŭlo la 2-a
Teŭtona Kastelo konstruita fare de la Germana Ordeno
Necesej-turo (nomata: Gdanisko) kaj la okcidenta parto de la Teŭtona Kastelo
La interno de la katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto
Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  • ██ Administrita de Ligo de Nacioj
  • ██ Donita al najbaraj landoj
  • ██ Restis ĉe Germanio
Frizo el la fasado de la palaco de Fermor (el la jaro 1802)
La Teŭtona Kastelo, la aspekto de la jaro 1912
La preĝejo de la Sankta Triunuo
La paroĥa preĝejo de Sankta Vojteĥo
La ŝtono por memorigi la antaŭan tombejon
La katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto en Kwidzyn / Kvidzino , la ĉelo de la beata Dorotea el Mątowy, la vilaĝo (apud Malbork)
La Kultur-centro en Kwidzyn / Kvidzino
Ĉevistula Altlernejo en Kwidzyn Kvidzino

Kwidzyn (prononcu: Kvidzin) (latine: Quedin/Insula Sanctae Mariae / legu: Kvedin/Insulo de Sankta Maria; prapruse: Kwēdina /legu: Kvedina/; germane: Marienwerder /legu: Marienverder/ - traduko el la germana al Esperanto: River-insulo de Maria; Esperante: Kvidzino) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Kwidzyn / Kvidzino en distrikto Kwidzyński (legu: Kvidzinjski) kaj la urbo estas sidejo de la distrikto.

La 31-an de marto 2011 la urbo havis 38.632 loĝantojn.

Dum la jaroj 19751998 la urbo apartenis al la Vojevodio de Elbląg (legu: Elblong)

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉe la rivero Liwa (legu: Liva) kiu estas la dekstra alflu-rivero de Nogat kiu estas la riverbrako de la Vistulo, la urbo estas nur 5 km de la Vistulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 11-a jc tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj estis tie burgo Kwedis [Kvedis] en la historiaj dokumentoj nomata: Quedin, Quidino, Quedzyn (legu: Kvedin, Kvedino, Kvedzin)). Supozeble tute detruita dum la oftaj militoj en Pomezanio. Aperis tie setlejo fondita de la Germana Ordeno en la jaro 1233, konstruita kiam la Granda Majstro de la Ordeno estis Hermann von Balk[1]. Urborajtoj laŭ leĝo de Chełmno / Kulm en la jaro 12331235. La urbo estis detruita en la jaro 1243 dum la bataloj de la Germana Ordeno kun la loĝanta tie la balta popolo praprusoj. Tamen tuj rekonstruita fare de la Ordeno. Dum la jaroj 1285 - 1587 la urbo estis ĉefurbo kaj sidejo de la Diocezo de Pomezanio. La denova lokigo de la urbo kaj urborajtoj okazis en la jaro 1336, kaj aperis la nova nomo Marienwerder (germane: Werder – rivera insulo; Marien – maria – do oni povas jene traduki: Maria Insulo), latine en la dokumentoj nomita: Insula Sanctae Mariae. En la jaro 1440 en la urbo agis la Prusa Konfederacio[2].Post la 13-jara milito en la jaro 1466 la urbo restis en la Princa Prusio sed kiel vasallando de pola reĝo. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, en la urbo estis sidejo de loka prusia administrejo, de la jaro 1818 sidejo de la Distrikto Kwidzyn/Marienwerder en la Okcidenta Prusio.

En la jaro 1828 oni konstruis la ŝoseon al la pramo tra la rivero Vistulo ĉe la riverhaveno en vilaĝo Korzeniewo (legu: Koĵenjevo).

La 20-a jc[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1920 post la Unua Mondmilito kiam denove aperis Pollando sur la mapo de Eŭropo laŭ decido de la Traktato de Versajlo kaj krome la franca komisaro de Ligo de Nacioj organizis la plebisciton en Varmio-Mazurio kaj en la Ĉevistula Regiono Powiśle, do en distriktoj: Kwidzyn/Marienwerder/Kvidzino, Sztum/Stuhm/Ŝtumo kaj en Malbork/Marienburg/Malborko. En tiu lasta distrikto la plebiscito okazis danke al persona interveno de pola esperantisto Bernardo Binnebesel por decidi pri la limoj de Pollando. Tamen grandparte sensukcesa, ĉar por Pollando voĉdonis nur ch. 40% en Kwidzyn / Marienwerder / Kvidzino, 25-30% en Sztum / Stuhm / Ŝtumo kaj 15% en Malbork / Marienburg / Malborko, nur kelkaj vilaĝoj kie oni voĉdonis pli ol 50% por Pollando eniris polajn limojn (vidu la apudan mapon). Sekve Kwidzyn/Marienwerder restis en la limoj de Germanio (en Orienta Prusio), sed kiel la sidejo de la Okcident-Prusia Distrikto. La 30-an de januaro 1945 al la forlasita de germanoj urbo Kwidzyn / Kvidzino eniris la Ruĝa Armeo kaj oni organizis tie lazareton por 20 mil da vunditaj soldatoj. La sovetianoj forlasante la urbon bruligis la malnovan parton de la urbo kun la urbodomo.

De la jaro 1945 la urbo eniris Pollandon. Kiam pola administrado transprenis la urbon oni malkonstruis la bruligitajn brikdomojn (fare de Ruĝa Armeo) kaj la akiritajn brikojn oni transportis por rekonstruo de Malnov-urbo de Varsovio.

De la jaro 1999 la urbo kiel la distrikta sidejo eniris la Vojevodion de Pomerio.

La 23-an de septembro 2007 okazis granda incendio en la Urba Oficejo kaj en Starostejo (Distriktejo)[3].

En la majo 2007 oni trovis en la kriptoj de la katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto la tombojn kun ostoj de la Grandaj Majstroj de Germana Ordeno. Oni pere de la esploro dokumentis ke temis pri Werner von Olsen, Ludolf König von Wattzau kaj Henryk von Plauen.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En la urbo aktivas la Kultur-Centro kiu okupiĝas pri la disvolvo de kulturo ĉe la loka socio en Kwidzyn / Kvidzino. Ĝi organizas kulturan agadon en la kampo de edukado pri komputiloj kaj lingvoj. La ĉefaj centroj en kiuj oni realizas la celojn de la Kultur-Centro estas:

  • La Kultur-Societo en Kwidzyn / Kvidzino
  • La Nigra Salono
  • La Komputil-Lingva Centro
  • La Urba Teatro je la nomo Witold Gombrowicz[5]

La Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski[redakti | redakti fonton]

La Krea Asocio de Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski en Kwidzyn / Kvidzino, ĝi estas la aŭtora pup-teatro. Funkcias de la jaro 2001 kaj ĝi estas i.a.:

  • la organizanto de la "Internacia Festivalo de la Pup-teatraj Miniaturoj Animo Kwidzyn / Kvidzino",
  • ĝi kreas la teatrajn spektaklojn (por plenkreskuloj kaj same por niaj ĉarmaj infanetoj),
  • ĝi helpas al la junaj aŭtoroj en la disvolvo de iliaj pasioj (filmo, fotografio, muziko, plastiko (formarto), verkado, kultur-publicismo,),
  • ghi agas por la popularigo de pupteatro kaj por la kultura disvolvo de la loka socio.

La Teŭtona Kastelo en Kwidzyn / Kvidzino[redakti | redakti fonton]

vidu la apartan artikolon (baldaŭ kreotan)

La Kastela Muzeo en Kwidzyn / Kvidzino kun la konstantaj ekspozicioj:

  • la iloj por torturoj kaj punado (la 16a jc - 18a jc)
  • Art-metio (la 15a - 20a jc)
  • la Barok-skulptaĵoj el Pomerio
  • la Arto kaj Kulturo materiala en la Regiono Powiśle / la Ĉevistula Regiono
  • la Naturo de norda Pollando
Angulo de la stratoj Kościuszki (legu: Koŝĉuŝko) kaj Mostowej (legu: Mostovej / Ponta
La iamaj kazernoj ĉe la strato Kościuszki (legu: Koŝĉuŝko)
La iama kinejo "Tęcza" (legu: Tenĉa) / Ĉielarko
La nokta foto de la grenejo (trabfakaĵo), el la 19-a jc
Kanonoj sur la korto de la Teŭtona Kastelo
La monumento de Józef Piłsudski

Gravaj personoj ligitaj aŭ naskitaj en Kwidzyn/Marienwerder[redakti | redakti fonton]

  • Maciej Aksler – pola aviadil-konstruisto kaj esplorpiloto
  • Dorotea el Mątowy (legu: Montovi) 1347 - 1394 - beatulino, en Germanio nomata sanktulino
  • Arthur Kickton – germana arkitekto
  • Józef Krasnowolski (legu: Jozefo Krasnovolski) 18791939 - artisto
  • Maciej Silski – pola kantisto, venkinto de la konkurso de la televid-programo idolo en la jaro 2005
  • Magdalena Margulewicz (legu: Marguleviĉ) – pola aktorino
  • Bernard Nowak – verkisto, eldonisto, aktivulo de sindikato "Solidarność" / Solidareco
  • Wojciech Belon (legu: Vojcjeĥ) – pola kantisto kaj lirik-poeto
  • Jacek Borcuch (legu: Borcuĥ) – aktoro, reĝisoro, filozofo
  • Jan z Kwidzyna / Johannes Marienwerder (legu: Kvidzina) (legu: Marienverder) 13431417 – katolika teologo, teŭtona pastro
  • Rudolf von Auerswald (legu: Aŭersvald) 17951866 – prusia politikisto kaj ĉefministro
  • Marek Szulen (legu: Ŝulen) nask. 1975 – komponisto de elektronik-muziko
  • Magdalena Rzemek (legu: Ĵemek) – pola kantistino de la ensembloj "Brathanki", "Neo", venkintino de la televida konkurso "La ŝanco por la sukceso"
  • Johann Friedrich List (lrgu: Fridriĥ) 17871868 - urbestro de Kenigsbergo
  • Gustav Cohn 18401919 - germana ekonomiisto
  • Ida von der Groeben (legu: Greben) 17911868 - verkistino
  • Heinrich Friedrich Jacobson (legu: Hajnriĥ Fridriĥ Jakobson) 1804 - 1866 - eklezi-juristo kaj historiisto
  • Ernst Kossak 18141880 - ĵurnalisto
  • Heinrich Ludwig Robert Giseke (legu: Hajnriĥ Ludvig Gizeke) 18271890 - poeto kaj verkisto
  • Hermann von Dechend 18141890 - ĉefprezidanto de la Nacia Banko
  • Rudolf Heidenhain (legu: Hajdenhajn) 18341897 - fiziologo
  • Alfred Genzmer (legu: Gencmer) - kirurgo
  • Albert Kolbe 1871 – ? - urbestro de Stargard en Pomerio
  • Kurt Rosenfeld (legu: Rozenfeld) 18771943 - politikisto
  • Kurt-Jürgen von Lützow (legu: Jurgen Lucof) 18921961 - generalo
  • Joachim Witthöft (legu: Joaĥim Vothoft) 18871966 - generalo de infanterio
  • Thuro Balzer (legu: Turo Balcer) 18821967 - pentristo
  • Ida Siekmann (legu: Zikman) 19021961 - la unua viktimo de la Berlina Muro
  • Rolf Lahr (legu: Lar) 19081985 - germana diplomato
  • Ernst Tillich (legu: Tilliĥ) 19101985 - germana politikisto
  • Dieter Gütt (legu: Diter Gut) 19241990 - germana radia kaj televida ĵurnalisto
  • Hardy Rodenstock (legu: Hardi Rodenstok) nask. 1941 - manaĝero de arto kaj muzikeldonisto
  • Eugen Windmüller (legu: Eŭgen Vindmila) 18421927 - ĝenropentristo kaj pejzaĝisto

Honora civitano[redakti | redakti fonton]

  • Hans Pfundtner (legu: Fundtner) 18811945 - ŝtatsekretario en ministerio de la Tria Regno

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Na Ziemi Ojców / Sur la Tero de Niaj Patroj, Rocznik Ziem Zachodnich i Północnych /Jarlibro de Nordaj kaj Okcidentaj Teritorioj, 1962, Towarzystwo Rozwoju Ziem Zachodnich, paĝo 205.
  2. Toruński Serwis Turystyczny /La Toruna Turismo-servo. Toruń / Toruno: informacja turystyczna/turisma informo, zabytki/antikvaĵoj, hotele/hoteloj, muzea/muzeoj, historia/historio, przewodnicy/ĉiĉeronoj/, vademecum turysty, informilo por turistoj.
  3. Portal Pomorza.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Miasta partnerskie Kwidzyna.
  5. Teatr Miejski im. Witolda Gombrowicza.