Kyjov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kyjov (apartigilo)
Kyjov
germane: Gaya
urbo
Renesanca urbodomo en Placo de Masaryk en Kyjov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kyjov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Kyjov
Historiaj regionoj Moravio, Grandmoravia imperio, Moravia Slovakio Dolňácko
Montaro Chřiby
Rivero Kyjovka
Situo Kyjov
 - alteco 192 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 36″ N 17° 07′ 23″ O / 49.01000 °N, 17.12306 °O / 49.01000; 17.12306 (mapo)
Areo 29,88 km² (2 988 ha)
Loĝantaro 11 698 (28.01.2011)
Denseco 391,5 loĝ./km²
Unua skribmencio 1126
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 697 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586307
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kyjov
Retpaĝo: www.mestokyjov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kyjov estas urbo kun 12 000 loĝantoj, situanta en suda Moravio, en sudorienta montarpiedo de montarregiono Chřiby, en valo de rivereto Kyjovka, kiu estas la dekstra alfluanto de rivero Moravo.

Kyjov estas unue menciata en la jaro 1126, en la jaro 1130 ĝi estas staplovilaĝo. En la 12-a jarcento estis pro merito de abato Mikaelo konstruita preĝejo de sankta Martino kaj tiu ĉi rapida ascendo montriĝis en la jaro 1201 per avancigo je urbeto kaj en la jaro 1548 pro merito V. Benecký je reĝa urbo. La sekvanta etapo de evoluo de la urbo kulminis en konstruado de renesanca urbodomo (1526). Pestkolono el la 17-a jarcento staranta en placo estas baroka. Komplikan evoluon travivis renesanca kastelo, kies konstruadon komencis en la 16-a jarcento Jan Kuna el Kunštát. La kastelo estis kelkfoje alikonstruata, ekde la jaro 1928 ĝi estas patrujgrafia muzeo. El ekleziaj konstruaĵoj necesas mencii barokan, devene monaĥinejan preĝejon de sankta Virgulino Mario el la jaroj 17131720 kun orizita marmoraltaro kaj kun statuoj de sanktaj Cyrilo kaj Metodo. En la urbo estas partujaj kaj folkloraj tradicioj (famaj popolkostumoj el Kyjov, ĉiujare etnografiaj solenoj).

En la ĉirkaŭaĵo troviĝas spuroj post minado de lignito el la 2-a duono de la 19-a jarcento. Kyjov estas turisma elirloko en sudan parton de Chřiby.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Bohuslavice | Boršov | Kyjov | Nětčice Ŝablono:PiedoMunicipoNav