Kyla Pratt
Kyla Alissa Pratt (naskiĝis la 19-an de septembro 1986 en Los Angeles, Kalifornio) estas usona aktorino kaj muzikistino.
Biografio
Ŝi estas la plej maljuna el kvin gefratoj. Ŝi koemncis aktoradon en aĝo de 8 jaroj, ricevis rolojn en reklamoj pri komputila ludo kaj pri Nike. Ŝia televida debuto okazis en 1995 en rolo de Mindy en Barney & Friends, pli poste en epizodo de Walker, Texas Ranger. En la sekva jaro, ŝi gast-ludis en epizodo de Friends, poste en Smart Guy, Sister, Sister, Family Matters, Lizzie McGuire, Moesha, The Parent Trap, kaj The Parkers.
Filmaro
- 1995: Barney & Friends
- 1997: Mad City
- 1998: Dr. Dolittle
- 2000: Love & Basketball
- 2001: Dr. Dolittle 2
- 2004: The Seat Filler
- 2004: Fat Albert
- 2005: The Proud Family Movie
- 2006: Dr. Dolittle 3
- 2008: Dr. Dolittle: Tail to the Chief
- 2009: Hotel for Dogs
- 2009: Dr. Dolittle: Million Dollar Mutts