Kymenlaakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kymenlaakso
Provinco
Blazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

Koordinatoj61° N, 27° O (mapo)60.527Koordinatoj: 61° N, 27° O (mapo)
ĈefurboKotka
- koordinatoj61° N, 27° O (mapo)60.527Koordinatoj: 61° N, 27° O (mapo) [+]
Areo4 947,65 km² (494 765 ha) [+]

Loĝantaro162 840 [+] (januaro 2021)
Denseco32,91 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2FI-09

Kymenlaakso (Tero)
Kymenlaakso (Tero)

Kymenlaakso (Finnlando)
Kymenlaakso (Finnlando)
DEC

Map
Kymenlaakso

Vikimedia Komunejo:  Kymenlaakso [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la blazono de la provinco
la blazono de la provinco

Kymenlaakso (finne, [ˈkymɛnlɑːksɔ], svede Kymmenedalen) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando. La areo de la provinco estas 5 595 km² kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 182 754 loĝantojn. La ĉefurbo estas Kouvola.

La nomo de la provinco venas de la rivero Kymi aŭ Kymijoki (svede Kymmene älv) kaj signifas „Kymi-valo“. La rivero difinas la malgrandan regionon, al ĝi la loĝantoj ankaŭ ŝuldas la fruan industriigon en la 19-a jarcento. La rivero servis kiel transporta vojo por ligno kaj kiel energifonto. Nuntempe la regiona industrio luktas ĉar malpli kaj malpli bezonatas la pezindustrio, aparte la industrio pri produktado de papero.

La provinco en sia nuna formo ekestis kadre de la novordigo de la finnlandaj gubernioj en la jaro 1997 kaj konsistas el la sudokcidenta parto de la eksa gubernio Kymi. Historie la okcidenta parto de Kymenlaakso apartenas al Uusimaa (svede Nyland, "Novlando"), kaj la orienta parto al la eksa finnlanda gubernio Viipuri kaj do al Karelio. La plejgranda parto de tiu historia finna regiono kadre de la Vintra Milito de novembro 1939 ĝis marto 1940 estis konkerita kaj prenita de Sovetunio.

tipa pejzaĝo de la provinco (apud Kotka)

En la provinco situas du urbaj centroj: en la nordo la najbaraj Kouvola kaj Kuusankoski, kiuj jam frue konsistigis industrian kernon de la regiono. La ekspresvojo kaj fervoja linio de Helsinko al Sankt-Peterburgo ĉi tie superpontas la riveron Kymi. De Kouvola ankaŭ debranĉiĝas la fervoja linio al Mikkeli, Kuopio kaj Kajaani. En la sudo de la provinco, borde de la Balta Maro, situas la havena urbo Kotka. Tie frekventas multaj kargoŝipoj, sed ankaŭ pramŝipoj al Sillamäe en Estonio kaj katamarana pramo al Sankt-Peterburgo en Rusio.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Al la provinco apartenas 7 komunumoj, el kiuj 3 (en pli dika literaro) estas urboj.

la ortodoksa "Nikolao"-preĝejo en Kotka

La nomo estas indikita en la lingvo de la urba plimulto, en la kazo de la dulingva komunumo Pyhtää (Pyttis) la urbonomo en la malplimulta lingvo estas aldonata inter krampoj. La nombroj de loĝantoj estas laŭ la stato de la fino de la jaro 2008.

  1. Hamina (21.570)
  2. Iitti (7.093)
  3. Kotka (54.694)
  4. Kouvola (88.436)
  5. Miehikkälä (2.297)
  6. Pyhtää (Pyttis) (5.123)
  7. Virolahti (3.541)

Eksaj komunumoj[redakti | redakti fonton]