Kysucké Nové Mesto
| Kysucké Nové Mesto | ||
| germane: Kischützneustadt, hungare: Kiszucaújhely | ||
| urbo | ||
|
Placo de libereco en Kysucké Nové Mesto
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Kysucké Nové Mesto | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Žilina | |
| Distrikto | Kysucké Nové Mesto | |
| Historia regiono | Supra Hungarujo | |
| Parto de | Kysuce | |
| Montaroj | Javorníky, Kysucká vrchovina | |
| Riveroj |
4
|
|
| Situo | Kysucké Nové Mesto | |
| - alteco | 358 m s. m. | |
| - koordinatoj | 49°18′10″N 18°47′07″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.30278 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.30278°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Plej alta punkto | Ľadonhora | |
| - alteco | 999 m s. m. | |
| - koordinatoj | 49°16′53″N 18°52′43″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.28139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.28139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 26,414 km² (2 641,4 ha) | |
| Loĝantaro | 16 470 (2005) | |
| Denseco | 623,53 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1254 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 024 01 | |
| Telefona antaŭkodo | +421-41 | |
| Aŭtokodoj | KM | |
| NUTS | 509256 | |
|
Situo enkadre de Regiono Žilina
|
||
| Retpaĝo: www.kysuckenovemesto.sk | ||
Kysucké Nové Mesto (hungare Kiszucaújhely germane Kischütz-Neustadt) estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Kysucké Nové Mesto, kies distriktejo estas.
Situo [redakti]
La urbo etendiĝas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Čadca-Žilina. La lasta urbo troviĝas 10 km.
Historio [redakti]
Post fondiĝo de Trenčín la kampoj apartenis al ties fortikaĵo. La unua mencio skribe okazis en 1254. La loko iĝis doganejo en 1321, baldaŭe ĝi akiris rajton pri foiro. En la 16-a jarcento eklezia lernejo ekfunkciis. La komunumo situis laŭ komerca vojo el valo de Váh al Pollando. Okazis inundoj en 1813 kaj 1821, okazis incendio kaj pesto en 1823. Dum la liberecbatalo de la hungaroj en 1848 la urbeto apogis la slovakan movadon. La fervojo en 1871 atingis la urbeton. En 1904 okazis denova incendio. En 1910 en la urbeto loĝis 2014 da loĝantoj, precipe (slovakoj. Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Kysucké Nové Mesto, kies distriktejo estis. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 16 558 da homoj, (15 752 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- gotika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo de 1284, nun novromanika
- katolika templo omaĝe al Senmakula Virgulino de 1817
- kapelo omaĝe al Sankta Kruco de 1740
- kapelo de 1958 en la parko
- renesanca kastelo de Radola el la 16-a jarcento, nun muzeo
- uzino por bierofarado el la 17-a jarcento
- domo en strato Belanského numero 9. el la 18-a jarcento
- renesanca domo en strato Belanského numero 15. en la 18-a jarcento ĝi barokiĝis
- skulptaĵo pri Nepomuka Sankta Johano de 1761
- naskiĝdomo de poeto Andrej Majer
- domo de metiistoj
- monumento pri incendio el 1904
- 500 jara tilio