Kálmán Giergl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kálmán Giergl, laŭ hungarlingve kutima nomordo Giergl Kálmán estis hungara arkitekto.

Palaco New York en Budapeŝto
Muzikakademio

Kálmán Giergl [1] naskiĝis la 29-an de junio 1863 en Pest (urbo). Li mortis la 10-an de septembro 1954 en Nógrádverőce.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Giergl studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto kaj en Vieno en Kunstakademie. Post siaj studoj li komencis projektadi en Berlino. Hejmenveninta li ekinstruis en la Teknikuniversitato ĉe Alajos Hauszmann, samtempe li laboris en laborejo de Hauszmann, kie li partoprenis en planado de Palaco New York, Reĝa Palaco (Budapeŝto). En 1893 li establis kun Flóris Korb propran arkitektan kontoron, ili projektis ekzemple la muzikakademion. Li estis signifa kolektanto de artaĵoj videblaj ankaŭ nun en Hungara Muzeo pri Metia Arto.

Liaj projektoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]