Károly Goldmark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Goldmark
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1830 (1830-05-18)
en Keszthely
Morto 2-an de januaro 1915 (1915-01-02) (84-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Malnova juda tombejo en Vieno
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Frat(in)o Joseph Goldmark
Parencoj Ernst Hegenbarth
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianistoviolonisto
Verkoj Die Königin von Saba
vdr

Károly/Karl GOLDMARK' [kAroj], hungare Goldmark Károly estis hungara-aŭstra violonisto, pedagogo, figuro de hungara operoliteraturo.

Li naskiĝis en Keszthely, en la 18-a de majo 1830. Li mortis en Vieno, en la 2-a de januaro 1915.

Károly Goldmark

Vivo[redakti | redakti fonton]

La gepatroj estis malriĉaj judoj kaj apartenis ankaŭ al la germana minoritato. Li longe ne frekventis lernejon pro financaj problemoj. Baldaŭe li lernis muzikon en Sopron kaj en Vieno. Li apogis la revoluciojn en Vieno kaj same en Hungarujo. En 1850 en Buda li konatiĝis kun la opero. La debuta koncerto okazis en 1857 en Vieno, post 2 jaroj en Buda, dume li vivis mizere. Uverturo Sakuntala portis jam internacian sukceson en 1843. Poste sekvis opero Reĝino de Ŝeba.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 6 operoj
    • Die Königin von Saba, op. 27 (1871)
    • Merlin (1885)
    • Das Heimchen am Herd (1895)
    • Das Kriegsgefangene (Briseis) (1898)
    • Götz von Berlichingen (sur la paŝoj de la dramo de Goethe, 1901)
    • Ein Wintermärchen (William Shakespeare: La Vintra Fabelo, 1907)
    • Der Fremdling (fragmentaj)
    • Der Verschwörer (fragmenta skizo)
  • simfonioj
  • koncertaj uverturoj
  • violonkonĉerto, op. 28 (1877)
  • diversaj muzikaĵoj por violono kaj piano
  • ĥoraĵoj, kantoj
  • pianopecoj por du kaj kvar manoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio