Károly Sasku

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SASKU Károly (pro ŝa:ŝku) estis advokato, inĝeniero (sen diplomo), instruisto, politikisto, kunlaboranto de István Széchenyi naskita en Felsőbánya en 1806 kaj mortinta en Peŝto la 22-an de julio 1869.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Sasku studis en Debrecen, Selmecbánya kaj Institutum Geometricum. Inter 1836 – 1846 li laboris ĉe la mezurado de Tisza. Inter 1842 – 44 li instruis en Máramarossziget. En 1846 li estis invitita fakulo, interpreto kaj tradukisto de la raportaĵo de P. Paleocapa pri reguligo de Tiszavalo. En 1848 li estis kunlaboranto de Széchenyi en la ministerio. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis kapitano. De 1860 li estis korektisto de la Hungara Scienca Akademio. Li verkis matematikajn, kulturpolitikajn kaj pedagogiajn studojn. Li disvatigis la ideojn de Charles Fourier en Hungario. Lian nomon landskale konatigis la libro pri etiketo. Liajn manuskriptojn rilate al akvoaferoj konservas la Landa Arkivejo de Bp..

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A tanítás alaptudománya (Pest, 1837 – 38);
  • Törvények alaptudománya (Pest, 1841);
  • Boldogságtudomány… (Buda, 1842);
  • A kelet és nyugat népe… (Pest, 1842);
  • Illendőségtan (Pest, 1854).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.