Károly Visky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VISKY Károly (viŝki) estis hungara juristo, konsilantarprezidanto de la plej supera tibunalo naskita en Temesvár la 3-an de majo 1908 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de januaro 1984.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Visky doktoriĝis en Debreceno pri jurscienco en 1930, pri ŝtatscienco en 1933. En jaroj 1930-32 li finis la kursojn de la Scuola di Perfezionamento in Diritto Romano en Romo. En 1939 li estis stipendiulo dum duonjaro en Parizo. De 1945 li laboris en la Landa Terofico, en 1948 en la sekcio de jur- kaj leĝprepariga Ekonomia Ĉefkonsilantaro, de 1952 en la Landa Prezofico, en la Landa Planofico, en la Ministerio por Terafero, poste denove en la Landa Planofico. De decembro 1963 li estis decidjuĝisto de la Centra Decidkomisio, de la 1-an de januaro 1973 li estis juĝisto, respektive konsilantprezidanto de la Plejsupera Tribunalo. En 1980 li iĝis titulara universitata profesoro de la katedro de la romia juro de ELTE (Eötvös Loránd Tudományegyetem). Li estis ano de la Société Internationale „Fernand de Vis".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geistige Arbeit und die „artes liberales” in den Quellen des römischen Rechts (Bp., 1977);
  • Spuren der Wirtschaftskrise der Kaiserzeit in den römischen Rechtsquellen (Bonn-Bp., 1983).

Fonto[redakti | redakti fonton]