Laadano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Láadan)
Laadano
konstruita lingvoapriora lingvo
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ldn
  Glottolog laad1235
Angla nomo Láadan
Franca nomo láadan
vdr

Laadano (Láadan, el láad = percept kaj dan = lingv) estas konstruita lingvo verkita de Suzette Haden Elgin en 1982 por testi la Sapir-Whorf hipotezon por virinoj, specife por testi ĉu okcidentaj lingvoj emas esti pli esprimivaj por viroj ol por virinoj. La lingvo aperis en ŝia sciencfikcia trilogio Native Tongue kiel fikcilingvo.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Laadan estas aglutina lingvo. Ĝi uzas afiksojn por indiki malsamajn sentojn kaj humorojn, kiuj en naturaj lingvoj povas esti indikitaj nur per tono aŭ gestoj.

Ekzemploj de Laadano[redakti | redakti fonton]

Originala kanteto (Unu du tri, nun arbaren ni) por infanoj en la franca

Un deux trois, je m'en vais au bois,
Quatre cinq six, pour cueillir des cerises,
Sept huit neuf, dans mon panier neuf,
Dix onze douze, elles seront toutes rouges.

Traduko en Láadan

Nede shin boó, sháad le olin(e)dim,
Bim shan bath, sháal(e)ya yuwan wa,
Um nib bud, láad le olim(e)nal,
Thab i wil, náal(e)ya yod náyod.

Videogalerio[redakti | redakti fonton]

(Angla lingvo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]