László Almásy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Almásy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1895 (1895-08-22)
en Bernstein im Burgenland
Morto 22-an de marto 1951 (1951-03-22) (55-jaraĝa)
en Salcburgo
Mortokialo disenterio
Tombo Salzburger Kommunalfriedhof
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo László Almásy
Familio
Patro György Almásy
Frat(in)o János Almásy von Zsadány und Török-Szent-Miklós
Okupo
Okupo esploristo • piloto • Africanist • aventuristo
vdr

ALMÁSY László [ALma:ŝi la:slo] (nask. 22-an de aŭgusto 1895 en Borostyánkő, tiam Hungario, nun en Aŭstrio kiel Bernstein im Burgenland – mortis la 22-an de marto 1951, en Salzburg, Aŭstrio) estis hungara Afriko-(Saharo-)esploristo, skolto. Li naskiĝis en ĉefnobla familio, lia patro estis la Azio-esploristo György Almásy [ALma:ŝi]. László Almásy – kiel duanaskita – heredis nur nomon ne posedaĵon. Li studis en Londono, dum la unua mondmilito li ekservis kiel husar-oficiro kaj finservis kiel piloto.

Lia skulpto en ĝardeno de la Hungara Geografia Muzeo

Post la mondmilito, li laboris ĉe la aŭstra Steyr-aŭtoprodukta firmao. En 1926 li ekprovis novan aŭtotipon en Egipto, kiam li stir-veturis de Aleksandrio preter la Nilo pli ol 2700 km sur senvojaj areoj. En 1929 li ekveturis de Mombasa tra Tanganjiko, Ugando, Sudano al Libio. En 1930, li organizis kamelan ekspedicion al Sudano kaj Etiopio. En 1932 li jam ekprovis esplorojn per aviadilo, per egipta apogo. Ekde 1932, li komencis esplori la legendan orient-saharan Zarzura-oazon ĉe Gilf el Kebir, kiun li trovis per aviadilo ĉe la limregiono egipta–libia.

En 1933, li veturis kun brita oficiro H. W. Pfenderel kaj hungara mapisto László Kádár – pli poste geografa universitata instruisto – per aŭtomobila ekspedicio la ĉirkaŭon de Gilf el Kebir, dum ili malkovris multajn prahistoriajn murpentraĵojn en la kavernoj de Zarzura-oazo. Tiujn li ekzamenis denove pli detale en 1934 kun la germana Leo Frobenius, dum la itala zoologo Caporiacco publikos la malkovraĵojn kiel siajn.

Almásy estis ekde 1941 fak-konsilisto de la Rommel-a afrika armeo. Pro tio oni komencis kontraŭ li proceson en 1945, en Budapeŝto, sed la popola juĝistaro ne trovis lin kulpa. Sur la muro de la fortikaĵo de Bernstein troviĝas tabuleto kun la nomo Abu Ramla (Patro de la Sablo).

La Angla Paciento[redakti | redakti fonton]

Oni prenis la personecon de Almásy por la filma ĉefrolanto de La Angla Paciento. La filmo prezentas erojn el lia vivo en kadro de amhistorio.

Liaj gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Autóval Szudánba (1928) (Per aŭtomobilo al Sudano)
  • Az ismeretlen Szahara (1935) (La nekonata Saharo)
  • Levegõben, homokon (1937) (En aero, sur sablo)
  • Rommel seregével Libyában (1943) (En Libio, kun armeo de Rommel)

Diversaj[redakti | redakti fonton]

  • Li helpis estiĝon de la egipta aviadila sporto
  • Restis pri la vera Almási mutfilmo el 1929
  • Li sciigis pri madjaraboj.