László Bárdossy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bárdossy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1890 (1890-12-10)
en Szombathely
Morto 10-an de januaro 1946 (1946-01-10) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Unity Party vd
Familio
Dinastio Bárdossy family vd
Profesio
Okupo diplomato • verkisto de nefikcio • politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bárdosi BÁRDOSSY László (10-a de decembro 1890, Szombathely10-a de januaro en 1946, Budapeŝto) estis hungara politikisto, ĉefministro, militkrimulo.

Li lernis en Budapeŝto, Berlino, Parizo juron. Li eklaboris en 1913en la Religi-afera kaj Publikeduka Ministerio. Poste li laboras ekde 1922 en la Eksterafera Ministerio kiel vic-estro de la gazeta departemento kaj post 1924 kiel estro de tiu. Li estis 1930-1934 ambasadeja konsilisto en Londono, 1934-1941 ambasadoro en Bukareŝto.

Li iĝis la 4-an de februaro 1941 Eksterafera Ministro kaj post sinmortigo de Pál Teleki eĉ ĉefministro (3-a de aprilo 1941).

Li opiniis Jugolavio malfondiĝinta en 1941 kaj tagojn post la germana atako ankaŭ li aliancigis Hungarion en la okupo. Li helpis fuĝon de respondeculoj pri la amasbuĉadoj en Újvidék kaj Zsablya (sur okupita jugoslavia teritorio).

Li deklaris militstaton kontraŭ Sovetunio (27-a de junio 1941) sen apogo de la hungara parlamento (post provoka aeratako per nekonataj aviadiloj, la cirkonstancoj ankaŭ nun estas nebulaj). Li ankaŭ deklaris militstaton kontraŭ Usono (decembre de 1941).

Post interdiskutoj kun Ribbentropp kaj Keitel (januare de 1942), li ofertis la hungaran armeon por la kontarxusovetunia milito.

Li akceptigis la 3-an prijudan leĝon, kiu malpermesis geedziĝon inter kristanoj kaj judoj. Miklós Horthy forigis lin en marto de 1942 pro premo de la angla-amika ĉirkaŭuloj. Poste li plu apogis la german-amikan direkton. Li partoprenis en la sagokrucista parlamento en Sopron.

Oni juĝis lin je morto kiel militkrimulon.

La hungara eksterdekstrula partio MIÉP provis lin rehabiliti en 2001, sed sensukcese.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]