László Bíró (inventisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bíró
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1899 (1899-09-29)
en Budapeŝto,  Aŭstrio-Hungario
Morto 24-an de oktobro 1985 (1985-10-24) (86-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioHungara reĝlando
Subskribo László Bíró (inventisto)
Okupo
Okupo inventistoĵurnalistoskulptisto
vdr

László BÍRÓ,László József BÍRÓ [lAslO jOĵef bIrO], hungare Bíró László József estis hungara-argentina inventisto.

Memortabulo pri László Bíró en Budapeŝto
La reklamo de globkrajono (nomata birome) en la argentina gazeto „Leoplán”, 1945

Li naskiĝis, kiel Schweiger László József, la 29-an de septembro 1899 en Budapeŝto, en Terézváros. Li mortis la 24-an de novembro 1985 en Bonaero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1905 la juda familio prenis novan nomon Bíró. Li laboris, kiel ĵurnalisto, sed li okupiĝis ankaŭ pri pentrado. En la gazeta eldonejo li studis la presadon kaj en 1938 li patentis dufoje la globkrajonon. En la sama jaro li elektis la eklezion luteranan. Fine pro la kontraŭjuda etoso li migris al Argentino, kie li denove okupiĝis pri la globkrajono. En 1943 li denove faris patenton. Ekde 1945 oni jam aĉetis la globkrajonon, kies nomo estis Eterpen. Tamen tiu skribilo tutmonde disvastiĝis, kiel Biropen.

La britaj bombardaj flugmaŝinoj jam en 1944 profitis la inventon, ĉar ĝi estis uzebla dum flugadoj en la grandaj altecoj. Firmao Parker produktis la globkrajonon ekde 1957.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio