László Borhy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Borhy [lAslO bori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borhy László estas hungara arkeologo, profesoro, membro (korespondanta en 2013, ordinara en 2019) de Hungara Scienca Akademio.

László Borhy [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1963 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Borhy akiris diplomon en Budapeŝto. Li ekinstruis samloke en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1991 (en rango universitata doktoro), sed en la sekva jaro li jam estis asistanto en Heidelberg. Hejmenveninta li daŭris la instruadon, krome li laboris ankaŭ en arkeologia instituto, fine li gvidas arkeologiajn esplorojn precipe en Komárom. En 2005 li ekhavis la statuson katedrestro, en la sekva jaro li profesoriĝis. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1996, li doktoriĝis (DSc) en 2004 antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri Panonio. En 2017 li estis nomumita rektoro. Li ricevis 3 premiojn inter 1997-2007.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ein eisernes Dosenortband mit Messingtauschierung aus Pannonien (1989)
  • Zur Tätigkeit einer fabrica falsaria in Brigetio (Komárom/Szőny, Ungarn) (1996)
  • Komárom-Szőny, Vásártér (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.