László Cseh-Szombathy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Cseh-Szombathy [lAslO ĉe-sombati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cseh-Szombathy László estis hungara sociologo, demografo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, membro (korespondanta en 1993, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio.

László Cseh-Szombathy [1] naskiĝis la 8-an de junio 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de julio 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Cseh-Szombathy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitatojn en Basel kaj Ĝenevo, fine li ricevis diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1950. Post lernado li ekinstruis en diversaj lernejoj en Budapeŝto. Inter 1957-1974 li laboris en la statistika oficejo, poste ĝis 1988 en sociologia instituto. Li instruis ekde 1984 en Universitato Eötvös Loránd, krome li estis gastoprofesoro en Vieno.

Li atingis la sciencan gradon PhD en 1975, li doktoriĝis en 1983 antaŭ la akademio. Li havas edzinon. Li okupiĝis ekzemple pri la sinmortigantoj. Li ricevis premiojn inter 1960-1996.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • I. Rákóczi György 1644-es és 1645-ös hadjárata (1956–1957)
  • Az öngyilkosok társadalmi jellege (1963)
  • A családszociológia fő problémái és vizsgálati módszerei (1974)
  • A mai magyar család (La nuna hungara familio), (1983)
  • Modelling the Interrelation between Macro Society and Family (1990)
  • Ellentmondó tendenciák a párkapcsolatok stabilitásának-instabilitásának alakulásában (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.