László Gajzágó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Gajzágó [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gajzágó László estis hungara diplomato, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1942).

László Gajzágó [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1883 en Karcag. Li mortis la 26-an de septembro 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Gajzágó studis juron kaj enlande kaj eksterlande. Li komencis sian karieron en 1812 en konzulejo de Konstantinopolo. En 1919 li eklaboris en la ministerio pri eksterlandaj aferoj en Budapeŝto. Kelkfoje li reprezentis Hungarion en Ligo de Nacioj. En 1927 li iĝis ambasadoro. Inter 1936-1949 li instruis internacian juron en universitato en Budapeŝto. Li estis membro de Institut de Droit International.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A háború és béke joga (Rajto de milito kaj paco), (1941)
  • A nemzetközi jog eredete (Deveno de la internacia juro), (1942)
  • A nemzetközi jog mivoltáról (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.