László Háy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Háy
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1891 (1891-08-31)
en Jászberény
Morto 27-an de januaro 1975 (1975-01-27) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Komunista Partio de GermanioHungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • bankisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László HÁY [lAslO hAi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Háy László estis hungara kuracisto, ekonomikisto, ministro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1973).

László Háy [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1891 en Jászberény. Li mortis la 27-an de januaro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Háy frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1909-1914. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis postenon, tial post la fiasko li rifuĝis al Vieno, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1922 li aliĝis al germanaj komunistoj en Berlino. En 1934 li laboris jam en Moskvo. En 1945 li hejmenvenis kaj li ricevis altajn postenojn, ekzemple li estis prezidento de Hungara Nacia Banko inter 1946-1948 kaj ministro inter 1954-1956. Li ekinstruis en la universitato en Budapeŝto en 1956, kie li estis rektoro inter 1957-1963. Li ricevis premion en 1970.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Politikai gazdaságtan (Politika ekonomio), 1967 - lernolibro por studentoj
  • Az újratermelési ciklus alakulása a második világháború után, 1959
  • A hidegháború gazdasági formái (Ekonomiaj formoj de la malvarma milito), 1964
  • A világkapitalizmus válsága (Krizo de la mondokapitalismo), 1966
  • A megváltozott világgazdaság, 1970

Fontoj[redakti | redakti fonton]