László Kövér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kövér
László Kövér en 2011
László Kövér en 2011
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1959 (1959-12-29) (64-jaraĝa)
en Pápa
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Türr István Gimnázium és Kollégium • Universitato Eötvös Loránd
Infanoj 3
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://www.koverlaszlo.hu/
vdr

László Kövér [lAslO kovEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövér László estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, parlamentestro.

László Kövér [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1959 en Pápa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kövér frekventis baz- kaj mezlernejojn en sia naskiĝurbo, poste li estis soldato, fine li akiris diplomon en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd en 1986. Li edziĝis en 1987, baldaŭe li havis 3 gefilojn. Li ĉeestis en edukado de studentoj en kolegio, kie li estis unu el la fondintoj de nekomunista partio en 1988. Li estis elektita parlamenta deputito en 1990, poste li restis daŭre parlamentano ĝis 2018. Inter 1998 kaj 2000 li estis senpostena ministro pri sekretaj servoj en Unua Kabineto Orbán. Tiutempe kaj poste li ricevis partiajn kaj parlamentajn taskojn kun postenoj (ekzemple li estis parlamentestro).

Fontoj[redakti | redakti fonton]