László Kelemen (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kelemen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1960 (1960-05-01) (63-jaraĝa)
en Ditrău
Familio
Frat(in)o Tekla Tötszegi
Okupo
Okupo komponisto
vdr

KELEMEN László estas rumania hungara/hungara komponisto, popolmuzikologo, ĉefdirektoro de Domo de Tradicioj en Budapeŝto naskita en Ditrău la 1-a de majo 1960. Li estas la pli aĝa frato de etnografino Tekla Tötszegi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kelemen finis la muzikliceon en Târgu Mureş kaj poste la muzikaltlernejon Gheorghe Dima de Kluĵo en la fako pri muzikkomponado. Dume li estis ano de dancdoma muzikorkestro Bodzafa en Kluĵo. Li instruis du jarojn en Aiud, gvidis ĥoron kaj dume li kolektis polmuzikon. Li translokiĝis Hungarujon en 1986. Tie inter (19861992) li laboris ĉe la muzikeldonejo Budapesti Zeneműkiadó. En 1987 kun Ökrös Csaba, Berecz András li fondis la Orkeston Ökrös, kiu ricevis premion Magyar Örökség. Inter 1992 kaj 2000 li estis muzikgvidanto de la Budapest Táncegyüttes. Li estas ano de Magyar Zeneszerzők Egyesülete kaj de la Táncház Egyesület. En 1997 li iniciatis kaj gvidis la programon Utolsó Óra (Lasta Horo) por kolekti la instrumentaj popolmuzikfolkloron de Karpat-baseno kaj ĝis 2000 ili registris kaj arkivis pli ol 1200 horan muzikon. Ekde julio 2001 li estas la ĉefdirektoro de Hagyományok Háza.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Népzene vonósokra (1992)
  • Gyászzene és fúga nagyzenekarra (1990)
  • Szólószonáta hegedűre (1994)
  • Vegyeskarok (1992)

Scenejaj akompanaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Betyárok, Csárdás! (Budapest Táncegyüttes)
  • Bonchida, háromszor (Budapest Táncegyüttes)
  • Elindultam szép hazámból (Magyar Állami Népi Együttes)
  • Szerelemtánc (Magyar Állami Népi Együttes)
  • Verbunkos (Magyar Állami Népi Együttes)
  • Az Örök Kalotaszeg (Magyar Állami Népi Együttes)

Popolmuzikaj diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarszováti népzene (1982) Electrecord, Románia
  • Magyarózdi népzene (1984), Electrecord, Románia
  • Fodor Sándor „Neti” (1988) Hungaroton
  • A palatkai zenekar (1989) Hungaroton
  • Az ádámosi zenekar (1990), Hungaroton
  • Koszorú (Sonophil, 1994)
  • Hipoglassus Hipoglassus (1994)
  • Kalotaszegi mulató énekek (A Bt, 1995), kun Sebestyén Márta, Berecz András)
  • Seregélytánc (gyereklemez, A Bt 1997)
  • Bonchida, háromszor (A Bt, 1998)
  • „Neti” Sanyi és „Kicsi” Aladár (A Bt, 1999)
  • Elindultam szép hazámból (A Bt, 2000)
  • Az örök Kalotaszeg (A Bt, 2005)
  • Az Új Pátria sorozat lemezei (sorozatszerkesztő kun István Pávai, eddig húsz kiadvány)

Popolmuzikaj diskoj por eksterlandoj[redakti | redakti fonton]

  • Al la usona Koch International (1992);
  • Al la usona Rounder Records (1997, 1999);
  • Al la franca Inedit (1998).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]