László Kocziány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KOCZIÁNY László d-ro (kocia:nj) estis rumania hungara literaturhistoriisto naskita en Mediaş la 10-an de novembro 1920 kaj mortinta la 31-an de januaro 1977 en Târgu Mureş.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kocziány la mezlernejajn studojn faris en Budapest, la universitaton li finis inter 1944 kaj 1948 en Pannonhalma kaj Koloĵvaro. Li instruis en Koloĵvaro, Ĉikŝomjo, Mediaş, poste en Cristuru Secuiesc. Ekde 1955 li estis redaktoro ĉe la sekcio de Târgu Mureş de libroeldonejo Libroeldonejo ŝtata por literaturo kaj arto, ekde 1957 samloke sciencesploristo de la loka filio de rumana akademio, respektive ĉefesploristo. Ekde 1975 li instruis latinon kaj hungaran literaturon en la loka pedagogia altlernejo. En 1945 kune kun József Faragó kaj Lajos Létay li redaktis hungaran literaturan legolibron. Liaj datenpublikaĵoj, notaĵoj, sciencaj artikoloj aperis en gazetoj Igaz Szó, Korunk, Előre, Vörös Zászló, Művelődés, Megyei Tükör, Utunk. El liaj publikaĵoj elstariĝis tiuj pri teatroprezentaĵoj en la 18-a jarcento en Koloĵvaro kaj Marosvásárhely publikigitaj en NyIrK. Li estis kunlaboranto de la unua volumo de manlibro titolita Istoria teatrului în România (1965) (Historio de teatroarto en Rumanujo). En Târgu Mureş estis prezentita lia pupteatraĵo Tűbefűzött lakodalom (1965). Li estis bofilo de verkisto József Nyírő.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bathó Mihály, Czombó Mózes: Őszi harmat után... 1957.
  • Borsos Tamás: Vásárhelytől a Fényes Portáig (1968, 1972);
  • Kovásznai Sándor: Az ész igaz útján(1970).
  • Égő lángban forog szívem (Kune kun Károly Köllő), 1972;
  • Apor Péter: Metamorphosis Transylvaniae, 1978.

Fontoj[redakti | redakti fonton]