László Kozma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kozma
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1902 (1902-11-28)
en Miskolc
Morto 9-an de novembro 1983 (1983-11-09) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝenierokomputosciencisto
vdr

László KOZMA [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma László estis hungara inĝeniero, informadikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).

László Kozma [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1902 en Miskolc. Li mortis la 9-an de novembro 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kozma devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en Szolnok, poste oni rifuzis la anoncon al universitato pro la juda deveno, tial li eklaboris en fabriko en Újpest. Helpe de la fabriko li ricevis diplomon en Brnon en 1930, poste li havis postenon en Antverpeno. En 1942 li hejmenvenis pro la nazioj, sed post 2 jaroj li estis deportita trudlaboristo en Mauthausen. Post la 2-a mondmilito li liberiĝis kaj en Budapeŝto li okupiĝis pri telefoncentraloj. En 1948 li ekinstruis en altlernejo, sed en la sekva jaro li iĝis katedrestro jam en universitato. Post monatoj li estis akuzita false kaj li ricevis 15 jarojn. Amnestio alvenis en 1954 pro la post-Stalina pli milda politiko. Li okupiĝis ankaŭ pri tiutempaj komputiloj. Li pensiuliĝis en 1972. Li ricevis premion Kossuth en 1948, poste 2 aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A távbeszélő technika elemei (1950)
  • The new digital computer of the Polytechnical University, Budapest (1959)
  • Távbeszélőtechnika (1965)
  • Egy Kossuth-díjas börtönévei (Prizonaj jaroj de Kossuth-premiito), (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]