László Lékai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

László Lékai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lékai László estis hungara pastro, teologo, kardinalo, primaso, ĉefepiskopo, titulara episkopo. Lia origina nomo estis Lung László ĝis 1940. Li estis honora membro de paŭlanoj.

Foto pri László Lékai

László Lékai [1] naskiĝis la 12-an de marto 1910 en Zalalövő. Li mortis la 30-an de junio 1986 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Lékai frekventis gimnaziojn en Nagykanizsa kaj Veszprém (urbo), poste li plulernis en Romo, kie li pastriĝis en 1934. Post 2 jaroj li doktoriĝis el teologio. Li komencis sian pastran karieron en Ukk, poste li inatruis en seminario en Veszprém, pli poste li estis samloke episkopa sekretario. En 1944 la nazioj arestis lin. Post la 2-a mondmilito li estis dekano en Balatonlelle. En 1972 li atingis la titolon titulara episkopo, en 1974 ĉefepikopo kaj primaso, post 2 jaroj kardinalo. Li deklaris: "la eklezio kun la popolo trovis sian novan lokon en la socialisma socio".

Fontoj[redakti | redakti fonton]