László Lőrincz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László LŐRINCZ [LOErinc] rumania hungara juristo, sociesploristo. Li naskiĝis en Braŝovo la 11-an de januaro 1925.

Kariero[redakti | redakti fonton]

László Lőrincz diplomitiĝis pri juro en Universitato Bolyai de Kluĵo (1949). Li doktoriĝis en Leningrado en 1953. Li estis membro de Móricz Zsigmond Kollégium de Kluĵo (1945-48). Li instruis en Universitato de Bukareŝto (1954-56), estis sekretario de la rumana akademio, kunlaboranto de la ministerio pri eksteraj aferoj, ĉefredaktoro de Akademia Eldonejo (1958-63), ĉefkunlaboranto de Jurscienca Instituto de la akademio, vicdirektoro de Instituto de Politikaj Sciencoj kaj de Nacia Problemo de 1971, de 1977 universitata profesoro, en 1977-78 ŝtatsekretario en la Ministerio pri Edukado kaj Instruado. Li publikigis de 1944.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Democraţia burgheză (monografio, 1968).

Fonto[redakti | redakti fonton]