László Lőrinczi (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Lőrinczi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1919 (1919-01-21)
en Țeline
Morto 18-an de decembro 2011 (2011-12-18) (92-jaraĝa)
en Settimo San Pietro
Lingvoj rumanarusafrancaokcitanaanglahispanaitalahungara vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Familio
Patro Ferenc Lőrinczi vd
Gefratoj Ferenc Lőrinczi (instruisto) vd
Edz(in)o Liana Pasquali vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

LŐRINCZI László (leo:rinci) estas rumanuja hungara verkisto, tradukisto, redaktoro naskita en Pusztacelina la 21-a de januaro 1919 mortis la 18-a de decembro 2011. Li estis filo de Ferenc Lőrinczi pli juna frato de Ferenc Lőrinczi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lőrinczi finis la Reformitan Kolegion de Kluĵo (1937), samloke li studis juron (1941), pli poste filozofion kaj ekonomikon en Italujo. Li estis advokatkandidato, poste jurpraktikanto kaj vicjuĝisto en tribunalo de Kluĵo (1942-46), sekretario kultura de la MNSZ en Bukareŝto (1946-49), redaktoro de Ŝtata Libroeldonejo (1949-51), kunlaboranto fondinta de la Romániai Magyar Szó kaj Művelődési Útmutató. En 1947 kune kun sia familio li translokiĝis Bukareŝton. Ekde 1998 li vivis en insulo Sardinio. Ĝis sia pensiiĝo en 1981 li estis gvidanto de filiredakcio bukareŝta de la Új Élet. Ekde 1990 li estis kunlaboranto de Valóság. Li tradukis poemojn de Giuseppe Ungaretti, Cesare Pavese, Salvatore Quasimodo, romanon de Leonardo Sciascia Todo modo. En 1963 li redaktis antologion plurlingvan Arghezi-Brecht-Quasimodo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A szerető (teatraĵo en tri aktoj, 1957);
  • Itáliai napok (1966);
  • Lépések visszhangja (1973);
  • Utazás a Fekete Kolostorhoz (1975);
  • Hazatérés Lucaniából (Kv. 1982);
  • Közvetítő (eseoj, 1987).
  • Zöngés napló. Kriterion, Bukarest, 1997;
  • Második Napló (Best Company), 2001.
  • Sárból vétettél, romano, 2005.

Tradukaĵoj el la rumana lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Francisc Munteanu: A feleség, romano (1955)
  • Mihail Sadoveanu: A Nyestfiak, romantrilogio (1956)
  • Mihail Sadoveanu: A balta, romano (1960)
  • Mihail Sadoveanu: A parasztkapitány, (1969)
  • Mihail Sadoveanu: Inasévek, (1980)
  • George Călinescu: Egy furcsa lány, (1964)
  • Tudor Arghezi: Boldogasszony mosolya, (1972)
  • Tudor Arghezi: Szomjas vagyok, poemoj, (1980)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.