László Markó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Markó
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1928 (1928-10-06)
en Debrecen
Morto 20-an de junio 2022 (2022-06-20) (93-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

László MARKÓ [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markó László estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987).

László Markó [1] naskiĝis en 1928 en Debrecen kaj mortis la 20-an de junio 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Markó inter 1951-1965 laboris en instituto pri naftaĵoj. Inter 1965-1986 li estis katedrestro en Universitato de Panonio en Veszprém (urbo), krome inter 1965-1998 li gvidis esploran grupon pri nafto. Li estis gastoprofesoro en Würzburg, Chicago, Rennes, Toulouse, Modena. En 1996 li pensiuliĝis, spite tion li daŭre instruas en la universitato kaj li partoprenas en la esplorado. Li ricevis hungarajn kaj germanan premiojn inter 1988-2005.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szerves kémia I. (Organika kemio 1.) - lernolibro por studentoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.