László Nógrádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Nógrádi [lAslO nOgrAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nógrádi László estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, urbestro.

László Nógrádi [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1947 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Nógrádi frekventis bazlernejon en Jánosháza, poste li abiturientis en benediktana gimnazio en Pannonhalma en 1966, poste metilernejon en Budapeŝto, kie li komencis labori post siaj studoj. En 1978 li akiris diplomon en altlernejo, krome li lernis teologion 2 jarojn. En 1984 li fondis firmaon. En 1992 li aliĝis al la kristandemokratoj, kie post jaroj li ricevis partiajn postenojn. Li estis elektita parlamenta deputito en 1998, 2002, 2006, urbestro de Lenti inter 2002 kaj 2010. Li estis ministro pri transporto kaj akvo en la jaro 2000 en Unua Kabineto Orbán duonjaron. Lia abdikis, ĉar dum vojaĝo akcidento okazis. Li strebis multe pri evoluo de ĉirkaŭaĵoj de Letenye kaj Lenti. Li havas edzinon, kiu nakis 6 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.