László Pál Csernai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Pál Csernai
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1949 (1949-09-14) (74-jaraĝa)
en Újpest
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

László Pál Csernai [lAslO ĉernai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csernai László Pál estas hungara-norvega fizikisto, profesoro, membro (ekstera en 2004) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (1999), ordinara membro de Norvega Scienca Akademio (2005).

László Pál Csernai [1] naskiĝis en 1949 en Hungario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Pál Csernai eklaboris en 1973 en planado de nuklea centralo en Paks, sekvontjare li laboris en fizika esplora instituto en Budapeŝto. Ekde 1980 li vivis eksterlande, komence en Bonn, inter 1984-2001 li laboris en diversaj universitatoj de Usono. Ekde 1988 li instruis ankaŭ en universitato en Bergen. Li okupiĝis precipe pri la atomaj eroj. Li ricevis hungaran premion en 1983, germanan en 1997.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Inward radiation in sonoluminescence (1997)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.