László Podhradszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PODHRADSZKY László [podradski] estis rumania hungara juristo, politikisto. Li naskiĝis en Kőszeg la 2-an de marto 1920 kaj mortis la 18-an de septembro 1998 en Kluĵo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Podhradszky akiris jurdiplomon kaj doktorgradon en Universitato Francisko Jozefo la 1-a de Koloĵvaro (1943). Li estis jura kunlaboranto en Kluĵo de ĵurnalo Igazság kaj de revuo Dolgozó Nő. De 1987 li estis ĉefintendanto de la hungara evangelia eklezio de Rumanio. Post la falo de la diktaturo en 1989, li estis deputito en la rumana parlamento sur listo de RMDSZ kaj ano de la komitato homjura, minoritata kaj kulta. Laŭ lia propono enmetiĝis en teksto de la nova konstitucio, ke la leĝoj ne povas havi retro validojn escepte de kriminalajn kazojn, kiam oni aplikas la jurregulolojn pli mildajn akceptitajn dumtempe. Lia politika agado koncentriĝis al la aranĝo de postkomunista situacio de eklezioj. Li reprezentis la hungararon de Transilvanio en internaciaj konferencoj en Ĝenevo kaj Helsinki.

Fonto[redakti | redakti fonton]