László Soós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Soós
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1913 (1913-07-21)
en Sovata
Morto 23-an de januaro 1994 (1994-01-23) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SOÓS László (ŝo:ŝ) Bádoki estis hungara verkisto, kritikisto naskita en Szováta la 21-an de julio 1913 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de januaro 1994.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Soós abiturientiĝis en Budapeŝto en 1931 kaj li iĝis oficisto, pli poste sportedukisto. En 1945 li organizis vivantan revuon kun Ferenc Jankovich titolita Magvető kaj ili prezentiĝis por du jaroj en provincaj urboj. Inter 1947 kaj 1949 li estis ĵurnalisto kaj ankaŭ filmkritikisto de la Hungara Radio. En 1949 laŭ eltrovitaj akuzoj oni arestis lin, kaj li pasigis tri jarojn en malliberejo. Post sia elliberiĝo li estis helplaboristo kaj li vivis el okazaj laboroj. En 1952 li laboris ĉe Újítók Lapja, pli poste li iĝis kunlaboranto de Sportélet.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az Almieri-trió, romano, 1938 [kun titolo Trapéz, 1957];
  • Kormorán, romano, 1939;
  • Tengerek kalandorai. La romaneca historio de piratado, 1942;
  • Fehér pázsit, dokumentumromano, 1983.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Új magyar irodalmi lexikon, 1994.