László Somlai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Somlai
Persona informo
Aliaj nomoj L. Rereips
Naskiĝo 7-an de marto 1906 (1906-03-07)
en Vajszló
Morto 12-an de marto 1971 (1971-03-12) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr
Sep Vangofrapoj, 1943
Mortanonco de László Somlai

SOMLAI László (Ladislao Spierer, pseŭdonimo: L. Rereips) (naskiĝis la 7-an de marto 1906 en Vajszló, mortis la 12-an de marto 1971 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto kaj pentraĵagento.

László Somlai lernis Esperanton en 1925 kaj dum kelkaj jaroj estis prezidanto de HESL.

Citaĵo
 Li estis fakdelegito de UEA pri literaturo, iama kunlaborinto de Literatura Mondo, kiam ĝi estis redaktata en Budapeŝto. Estas mirinde, ke li tradukis en Esperanton pli ol cent diversajn hungarajn literaturaĵojn, el kiuj la plej menciindaj estas La Knaboj de Paŭlo-strato, La Vojoj estas Nekonataj, La Strato de Fiŝanta Kato, Amara Pano, Printempo de Morto kaj Sep Vangofrapoj. Li estis ankaŭ posedanto de unu el la plej riĉaj privataj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. 
— 1971, Esperanto, n-ro 787 (6), p. 116

Tradukoj[redakti | redakti fonton]