László Szentjóbi Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Szentjóbi Szabó
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1767 (1767-06-22)
en Otomani
Morto 10-an de oktobro 1795 (1795-10-10) (28-jaraĝa)
en Kufstein
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László SZENTJÓBI SZABÓ [lAslO sentjobi sabO], hungare Szentjóbi Szabó László estis hungara poeto, jakobeno.

László Szentjóbi Szabó naskiĝis la 22-an de junio 1767 en Transilvanio, en Ottomány (nuntempa Otomani en Rumanio). Li mortis la 10-an de oktobro 1795 en Kufstein.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szentjóbi Szabó frekventis lernejojn en Debrecen, kie ankaŭ poemadis kaj tradukis. Li komencis instrui en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio), kie li perletere konatiĝis kun Dávid Baróti Szabó. En 1789 li iris al Pest (urbo) por studi juron. Li konatiĝis kun János Batsányi kaj Gedeon Ráday, dume liaj poemoj kaj tradukaĵoj aperis en periodaĵoj. En 1790 li helpis laboradon de József Kármán, post unu jaro aperis lia unua poemlibro. En 1795 pro partopreno de politika movado li estis arestita, fine li mortis en prizono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • debuta poemlibro en 1791
  • Mátyás király vagy a nép szeretete jámbor fejedelmek jutalma historia dramo pri Matiaso la 1-a, 1793
  • Szentjóbi Szabó László összes költeménye (Ĉiuj poemoj de Szentjóbi), 1865, poste en 1911

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio