László Szilvási

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
László Szilvási

SZILVÁSI László [silva:ŝi] (naskiĝis la 30-an de junio 1957) estas tre sukcesa, populara gvidanto de la Budapeŝta junulara E-movado; iniciatinto kaj longtempa redaktinto de Eventoj, iniciatinto de Kultura Esperanto-Asocio (en Hungario).

Post aliaj instruverkoj liaj en la jaro 2004 aperis en Budapeŝto lia E-lernolibro por hungaroj: Eszperantó - nemzetközi nyelv (KEA - Lingvo-Studio.)

Szilvási László kunfondis en 1987 la Internacian Junularan Semajnon kaj estis dum kelkaj jaroj ĝia ĉefa organizanto.

Kovrilpaĝo de Radioteknika artikolaro, 1984, Budapeŝto, red: Szilvási László