László Tóth (episkopo)
László TÓTH laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth László estis hungara pastro, episkopo, instruisto, abato.
László Tóth [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1912 en Csákberény. Li mortis la 6-an de julio 1997 en Veszprém (urbo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Tóth lernis teologion en Veszprém. Li pastriĝis en 1935. Li komencis sian pastran karieron en Gelse, poste en aliaj komunumoj. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- eklezia instruisto en 1941 en Veszprém
- pastro en Veszprém en 1948, en Nyirád en 1959, en Ajka en 1973
- episkopa konsilisto en 1949
- abato en 1975
- titulara episkopo en 1976 en Baja, samtempe vicepiskopo en Veszprém, fine episkopo en Veszprém.
Li pensiuliĝis en 1987. Li estas entombigita en Kirko Sankta Margareta (Veszprém). Lia episkopa slogano estis: ’’Corde aperto manibusque extensis’’ (Kun malfermita koro kaj manoj etenditaj).