László Vajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VAJDA László estis hungara jurakademia profesoro naskita en Sósmező en 1784 kaj mortinta en Koloĵvaro la 9-an de majo 1834

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vajda estis ŝtata oficisto, sekretario en registaroficejo de Transilvanujo, profesoro de privatjuro kaj punjuro en reĝa liceo de Koloĵvaro (1817 – 24). Liaj jurhistoriaj esploroj pri Transilvanujo estas pionirkarakteraj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az erdélyi magános törvényekkel való esmeretségnek három könyve (I – IV., Kolozsvár, 1830);
  • Az erdélyi polgári magános törvények históriája (Kolozsvár, 1830);
  • Synopsis historiae juris Transilvanici… (Claudiopoli, 1830).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]