László Záboysky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Záboysky [éAslO zAbojski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Záboysky László estis hungara pastro, kanoniko, episkopo, teologo. Liaj nomformoj estis Stanisław Zaboyski, Zábojszky, Abolyszky, Zaboysky, Zaboyszky.

László Záboysky [1] naskiĝis la 25-an de majo 1793 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio. Li mortis la 11-an de septembro 1870 en Savnik (nuntempa Spišský Štiavnik en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Záboysky frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo kaj Sátoraljaújhely, poste li lernis teologion en Nagyszombat. Li doktoriĝis kaj pastriĝis en 1816, poste li estis episkopa sekretario, ekde 1828 pastro en diversaj urboj. Baldaŭe li estis kanoniko de Szepes. Li estis ankaŭ lernejestro-inspektoro. Li estis elektita episkopo en 1850.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’ Epistola pastoralis . . . episcopi Scepusiensis post capessitam sedem episcopalem…’’

Fontoj[redakti | redakti fonton]