Látó
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Látó ("Vidanto") estas literatura revuo en la hungara lingvo publikigita ĉiumonate en la urbo Târgu Mureș, Rumanio.
Inter 1953 kaj 1990 ĝi estis titolita Igaz Szó ("Vera Vorto"); ĝia tiama ĉefredaktoro estis Győző Hajdu. Sub la nuna titolo ĝi aperas ekde 1990, post la falo de la komunista diktaturo. Ĝia aktuala ĉefredaktoro estas Béla Markó.

